WWW.ESZPERANTÓ.HU

magyar változat

Szilvási László

 Szilvási László

  • Lingvo-Studio, direktoro, posedanto
  • dipl. merkatikisto-ekonomikisto, dipl. inĝeniero pri radio-navigado de aviadiloj,
  • ĵurnalisto, entreprenisto
  • Kultura Esperanto-Asocio, prezidanto
  • Fondaĵo "Eszperantó", prezidanto

Kontaktebloj
– 1193 Budapest, Leiningen u. 4, Hungario
– Telefon/fax: +36-1- 282-88.85
– E-mail: szilvasi@eszperanto.hu
– Facebook-messenger: FB-tujmesaĝilo
– Telegram: https://t.me/Szilvasi
– Internet: http://www.eszperanto.hu/szilvasi/

Klereco
– Kieva Instituto pri Civila Aviado, fakultato pri radionavigado 1976-82, Kiev
– Universitato pri Internacia Komercado, fako merkatiko, 1987-89, Budapest
– Universitato pri Peza Industrio, 1975-76, en urbo Miskolc, 1 studjaro

Viv-resumo
– 1982-84 inĝeniero en aviada uzino 'Pestvidéki Gépgyár'
– 1984-86 samloke aferzorganto pri internaciaj rilatoj
– 1983-90 sekretario poste prez. de Junulara Fako de Hungara Esperanto-Asocio
– en februaro 1984. kun s-ino Virág Zsuzsanna fondas la firmaeton, eldonejon Lingvo-Studio, L.S.
– 1984-92 direktoro de Lingvo-Studio
– en 1990 iniciatinto kaj fonda membro de la organizaĵo Hungara Esperanto-Junularo
– ekde 1990 fonda membro kaj prezidanto de Esperanto-Asocio ĉe Eventoj
– 1991-2001 prezidanto de la kuratorio de Fondaĵo Esperanto en Hungario
– 1992-2002 fondinto kaj ĉefredaktoro de Esperant-lingva gazeto Eventoj
– ekde 1993 membro de la Ekzamenista Teamo ĉe internaciaj ekzamenoj de UEA
– en 1995 fondas kaj ekfunkciigas la Budapeŝtan Esperanto-Domon
– ekde 1996 kompilanto kaj redaktoro de la retejoj www.eszperanto.hu kaj de www.eventoj.hu
– en 1997 li fondas kaj ekfunkciigas la retpoŝtan novaĵservon 'Ret-Info'
– en 1998 li fondas kaj poste funkciigas la Sciencan kaj Teknikan Esperanto-Bibliotekon (S.T.E.B.) por kolekti kaj deponi la E-lingvan sciencan kaj teknikan literaturon.
– ekde 2000 li gvidas ankaŭ la lingvo-instruan agadon ĉe Esperanto-Asocio ĉe Eventoj.
– ekde 2001 afergvida gvidanto de Fondaĵo Esperanto en Hungario
– en 2003 kun 768 poŝtkartoj li fondas kaj malfermas la virtualan ekzpozicion de Esperantaj bildkartoj
– en 2003 ellaboras kaj ekfunkciigas la interretan vortaron kaj tradukhelpan programon
– en 2004 ekfunkcias la fina versio de la interaktiva interreta Esperanto-kurso, verkita de li.
– en 2005 estas eldonata la Esperanto-lernolibro "Kun sukceso ĝis la Esperanta ekzameno..." verkita de li
– en 2006 eldoniĝas sonmaterialo-KD kaj laborkajero al la lernolibro "Kun sukceso ĝis la E-ekzameno..."
– en 2007 ekfunkciigas la Budapeŝtan Esperanto-Centron kaj -Lingvolernejon ĉe  n-ro 95 de strato Üllői, kiu estas unika en Esperantujo eĉ en internacia mezuro.
– en 2011/12-ben startigas la fejsbukajn paĝojn: portalo eszperanto.hu // Esperanto-Lernejo L.S. // Novaĵservo Ret-Info
– en 2012 prelego en KAEST: Rekordoj kaj metodoj ĉe la Esperanto-lernejo Lingvo-Studio
– en 2014 - jubilea albumo pri 30-jara ekzisto de Lingvo-Studio en Facebook
– en 2014 okaze de la 30-jariĝo de Lingvo-Studio intervjuoj en revuoj Esperanto de UEA - (orig), Kontakto de TEJO, kaj L'Esperanto (itala)

–en 2018-ban - Eksperto pri lingvoekzamenado - ĉe Ministerio pri Instruado en Hungario
–en 2020-ban - Esperantaj memorlokoj en Hungario - eldono de "ZEO-HU diplomo"

Ĉefaj verkoj:
– Radioteknika Artikolaro, Scienca Eldoncentro de UEA, 1984
– gazeto Eventoj, ĉefredaktoro-eldonanto, 244 aperintaj numeroj, ISSN 01215-959 X
– Esperanta-hungara-esperanta vortaro, (1998), ISBN 963 0361914
– Resuma gramatiko de Esperanto (1999), ISBN: 963 03 9150 3
– Interreta esperanta-hungara-esperanta vortaro kaj tradukhelpa programo (2003), → http://www.eszperanto-szotar.hu
– Kun sukceso ĝis la Esperanto-ekzameno... (2005) - lernolibro kaj instru-kompleto, ISBN 963 216 749 X
– 2014-ben a Lingvo-Studio 30 éves jubileuma alkalmából megjelenő nemzetközi cikkek, interjúk:
–"Venko kaj velko en HU", (2021) - resuma studo pri la spertoj de la amasa instruado de Esperanto en Hungario inter 2000-2020

Hobioj
– merkatiko, interreto, geokaŝado, radioamatorado.

Miaj ŝatataj libroj:
Referenciák:
Who is who – Kiu estas kiu en Hungario,
Britishpedia – Sukcesaj personoj de Hungario - 2021
Kiu estas kiu en la instruado
Arcképcsarnok - adresaro de E-instruistoj
Esperanta vikipedio