"Malgranda fina venko" - en Hungario

Ekde la jaro 2000 faris Esperantan ŝtatan ekzamenon pli ol 22.000 homoj en Hungario! Tiu informo iom post iom diskoniĝis en Esperantujo, kaj iuj ŝerce nomas la fenomenon "malgranda fina venko". Jen, iom da klarigo kaj prezento de la situacio.

Antaŭa stato de Esperanto en Hungario
  • En la jaro 1966 (la 51-a Universala Kongreso de Esperanto en Hungario) ekfunkciis la memstara Esperanto-fako en la budapeŝta universitato Eötvös Lóránd, ELTE, kie oni povis studi esperantologion, kaj eĉ ricevi ŝtate rekonitan instruistan diplomon pri Esperanto. Gvidanto de la fako estis prof-o Szerdahelyi István.

  • En la sama jaro 1966 oni ebligis fari ekzamenon pri Esperanto ĉe la Ŝtata Lingvoekzamena Komisiono en baza-, meza, supera gradoj, kaj ankaŭ en pluraj fakaj terenoj. Gvidanto de la Komisono estis d-ro Jáki Ferenc. Ĉiujare faris ekzamenon ĉ. 4-500 personoj.

  • Paralele - kaj sendepende de tiu ekzamena centro - agis kaj funkciis la "Instruista kaj Ekzamena Komisiono" de Hungara E-Asocio, kiu donis "movadajn diplomojn" al plurdeko de partoprenantoj de siaj kursoj, kiuj per tiu diplomo rajtis gvidi kursojn en urbaj kulturdomoj kaj ĉe ne-lernejaj instancoj.

  • La lingvo Esperanto estis jam anticipe vaste konata en Hungario. La E-movado reekvivis tre baldaŭ post la mondmilito, kaj en la socialisma sistemo oni "toleris" (inter 1966 kaj 1987 eĉ finance helpis) la funkciadon de la tiama centra E-Asocio. Oni ofte skribis pri ĝi en la gazetoj, funkciis Esperanta radioelsendo, oni menciis ĝin en leksikonoj, la Asocio havis "eldonrajton" (granda valoro en tiu epoko!), kaj eldonis plurajn gazetojn, kaj serion de E-libroj, ktp. Ĉe la reĝim-ŝanĝo en 1990-1991 la Asocio perdis sian pozicion kaj preskaŭ ĉiun havaĵon - sed la scio pri "fenomeno Esperanto" restis en la scio de publika opinio.

  • En 1998 oni enkondukis novajn regulojn kaj leĝojn por studentoj de altlernejoj kaj universitatoj. Laŭ tio studentoj rajtas ricevi sian diplomon nur kun kondiĉo, ke ili faris ankaŭ ŝtate rekonitan ekzamenon pri iu lingvo. Diversaj lingvo-institucioj rajtas akreditigi sian ekzamenan sistemon, kaj oni aparte devis akreditigi (= peti aprobon) por ĉiuj unuopaj lingvoj.


Lavango de lernantoj

En la jaro 2000 – danke al Princz Oszkár kaj Smidéliusz Katalin – oni registris ankaŭ Esperanton, kaj studentoj komencis malkovri por si la avantaĝon de rapida lerneblo de la lingvo - pli ĝuste la rapidan plenumeblon de la diploma kondiĉo.

Ĉiujare pli kaj pli da studentoj aliĝis al la Esperantaj kursoj. Jen sube la konkretaj ciferoj pri la kvanto de aliĝintoj al la ekzameno kaj kvanto de sukcesintoj (sukceskvociento: 42 %).

Jaro20002001200220032004200520062007200820092010         sume
Ekzamenoj entute474201337853132242229854089616355965586542241.667
Sukcesintaj personoj19984515901315101712541717258823502346227717.498


Jura rekono (Hungara Akademio, Ministerio, ktp)

Estas interese, ke naskiĝis pluraj deklaroj, dokumentoj pri la rekono de Esperanto kiel viva lingvo, kiuj verŝajne estas unikaĵoj en Esperantujo. En dubaj kazoj – kiam iuj altlernejoj kaj universitatoj ne volis akcepti Esperanton, asertante ke ĝi ne estas viva lingvo – ni uzis, montris tiujn dokumentojn. Jen ili en kronologia vicordo:

  • En 1986 sekciestro de la tiama Ministerio pri Kulturaj Aferoj sendis respondan leteron al individua interesiĝanto, en kiu la ministerio deklaras, ke Esperanto estas traktata sammaniere, kiel la aliaj vivaj lingvoj. (dokumento)

  • Gvidanto de la Fakultato pri Ĝenerala kaj Aplikita Lingvistiko (enkadre de kiu funkcias ankaŭ la Esperanto-fako) en la budapeŝta universitato ELTE en 1999 skribe informas la E-Asocion, ke en la fakultato oni konsideras la ekzamenon pri Esperanto kiel plenumo de la preskribitaj kondiĉoj (lingvoekzameno por viva lingvo). (dokumento)

  • Unu (la plej granda) el la ŝtate rekonitaj ekzamen-centroj, ITK en 2001 skribe informas la Esperanto-Asocion, ke la ekzamenoj pri Espernto estas farataj en la kategorio de "vivaj lingvoj". (dokumento)

  • La "Fakultato pri Ĝenerala kaj Aplikita Lingvistiko de la universitato ELTE kaj Hungara Esperanto-Asocio en la jaro 2002 komune organizis sciencan konferencon kun titolo "Naturaj lingvoj kaj artefaritaj lingvoj" - fine de kiu oni akceptis rezolucion, en kiu - inter aliaj - oni deklaras la vivan karakteron de la lingvo. (dokumento en la hungara kaj en Esperanto)

  • Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio la 29-an de januaro 2004. por respondi al Ministeria demando esploras la temon, kaj deklaras, ke "laŭ la komuna opinio de gvidaj fakuloj de la Instituo, Esperanto apartenas al la kategorio de vivaj lingvoj. Pli detale traktante la temon, konsiderante la historion kaj la nunan staton de Esperanto, a.) ĝi estas grandmezure normigita, b.) amplekse sociiĝinta, c.) ne-etna viva lingvo, kiu en sekundara lingva komunumo plenumas ĉiujn eblajn lingvajn funkciojn, kaj samtempe ĝi funkcias kiel pera lingvo. - Ĉi supre diritaj respegulas la sciencan starpunkton de nia Instituto." (dokumento)

  • En aprilo 2004 la sekcio pri universitatoj de Ministerio pri Instruado skribe informas la Esperanto-Asocion kaj en aparta cirkulero ĉiujn altlernejojn kaj universitatojn, ke surbaze de la Akademia Deklaro ankaŭ la Ministerio rekonas la vivan karakteron de Esperanto. (dokumento)


El kio konsistas la nunaj ŝtataj lingvoekzamenoj pri Esperanto?

Ili estas du-lingvaj, ja oni mezuras kompleksan lingvoscion. Por la skriba parto oni havas 4 horojn, por la parola ĉ. 15 minutojn, por la maŝina kromajn 15 minutojn.

    Skriba parto: 
    - traduko de- kaj al fremda lingvo, 
    - kompreno de teksto, 
    - gramatikaj testoj
    - memstara verkado de mallongaj tekstoj laŭ direktivoj
    
    Parola parto
    - Prezento de iu temo surbaze de hazarde ricevita bildo
    - interparolo en konkretaj situacioj
    - libera interparolado en ajna temo (tamen estas ĉ. 20 temoj donitaj, kiel 
      ekzemploj)
    
    Maŝina parto
    - aŭskultado de fremdlingva magnetofona teksto, kaj mezurado de ties kompreno
    


Spertoj, konstatoj
  • La landa E-asocio mem ne rekonis la potencialan enspez-eblon de la kursoj, do la kursoj estis realigitaj de privataj lingvo-lernejoj, entreprenoj (ofte fonditaj de esperantistoj), kaj individuaj instruistoj. Estas nur kelkaj E-societoj, kiuj uzis la lingvo-instruadon por havi asociajn financajn enspezojn.

  • Estas interesa fenomeno, ke la studentoj elektas Esperanton nurnure pro ĝia rapida lerneblo, kaj ili lernas nurnure la gramatikon, leksikon ktp, sed ili tute ne iĝas esperantistoj (almenaŭ ĝis nun) en la tradicia senco de la vorto.

    Kiel kaŭzo, oni povus listigi multajn aferojn (la lernolibroj ne havis taŭgan informon pri la aplikebloj de la lingvo, pri la organizita movado / dum la ekzameno oni demandas nurnure pri la gramatika flanko de la lingvo / la kursgvidantoj/instruantoj ne estas interesitaj pri transdono de movadaj konoj / granda parto de kursgvidantoj mem scias nenion (aŭ malmulton) pri la movado, ktp). Bedaŭrinde, de malnovaj kursanoj oni ofte aŭdis eldirojn: "Esperanto estas bona afero, ja ĝi helpis al mi ricevi la diplomon, sed fakte ĝi valoras neniom, ĉar oni povas uzi ĝin por nenio..."

  • Nur post kvin jaroj, do en la komenco de 2005 aperis novaj lernolibroj, inkluzivantaj jam ankaŭ la fonajn konojn pri esperantismo, E-organizaĵoj kaj E-movado. La novaj lernantoj pro tiuj lernolibraj informoj kaj legaĵoj ne iĝas verdaj kaj entusiasmaj, sed almenaŭ jam rilatas pozitive al la "fenomeno Esperanto"

  • Nun oni scias pri ĉ. 200 kursgvidantoj, instruistoj, sed nur ĉ. 60-80 el ili partoprenas en la kunvenoj, edukaj seminarioj organizitaj de ILEI-HU.

  • Pli ol 95 procentoj de la kursanoj vizitas la altlernejon aŭ universitaton ne en taga, sed en koresponda aŭ vespera formo (do tage ili laboras, kutime havas jam familion, kaj paralele ankaŭ studas - eĉ devas okupiĝi pri lingvolernado...). Ĝenerale la aĝo de lernantoj estas inter 23-36 jaroj.

  • Por havi realan bildon, oni devas emfazi kaj atentigi, ke la nombroj en la supra statistika tabelo ne egalas al la kvanto de sukcesaj ekzameniĝintoj, sed montras nur la kvanton de homoj, aliĝintaj al la ekzameno. Preciza amplekso de sukcesaj ekzameniĝintoj ne estas konata, la realan kvanton oni taksas ĉ. 20-35 % de la tabelaj ciferoj...

Szilvási László


Prezento de la situacio fare de Renato Corsetti

Pri ebla vastigo al la EU-landoj de la hungara sistemo de ekzamenoj pri fremdaj lingvoj en la fino de la mez-grada lernejo (baccalauréat en kelkaj sistemoj), kun pli granda libereco de elekto de lingvoj.

La hungara lerneja sistemo donis al Esperanto rekonon jam en la sesdekaj jaroj. Poste ĝi estis enkondukita ankaŭ en la universitaton Eötvös Lóránd de Budapeŝto per kurso, kiu rajtigis instrui Esperanton en mezlernejoj: Samtempe la studento devis studi alian fakon, ekzemple alian fremdan lingvon.

Esperanto estis poste instruata, kvankam ne vastskale, en la hungaraj mez-lernejoj kaj konsekvence oni ĉiam donis al lernantoj la eblecon esti ekzamenata pri Esperanto, kaj la ekzameno validas kiel atesto pri unu el la du lingvoj necesaj por eniri universitatajn studojn. Ĉi tiu ekzameno estis mastrumata komence pere de tiucela instanco, la Centro por perfektigo pri fremdaj lingvoj (Idegennyelvi Továbbképzô Központ, ITK), kaj poste ankaŭ pere de universitatoj kaj aliaj centroj. La populareco de Esperanto estas tia, en kondiĉoj, en kiuj oni rajtas studi ĝin kaj ekzameniĝi, ke en la jaro 2004-a ĝi estis la tria fremda lingvo elektita post la angla kaj la germana.

Ĉi tiu ebleco ne ekzistas, kiel oni scias, en pli rigidaj lernejaj sistemoj de aliaj EU-landoj, ĉar en multaj tiaj landoj oni povas ekzameniĝi nur pri la lingvoj instruataj en la lernejo, kaj krome, la nombro de lingvoj estas limigita.

Ek de la lernojaro 2004/2005, estis enkondukita en Hungarujo nova ekzamena sistemo je la fino de la mez-grada lernejo (registara dekreto 100/1997. (VI. 13.) laŭ la antaŭvidoj de la leĝo pri publika instruado LXXIX de la jaro 1993. (94. § (3) c.). La nova sistemo, kiu sekvas parte la anglan organizan modelon por tiaj ekzamenoj, ankoraŭ antaŭvidas, ke unu el la variaĵoj de la ekzamenoj validas por eniro en la unviersitaton. La ekzamenoj povas esti plenumataj en la lernejo, en kiu oni studas, kaj ankaŭ ĉe sendependaj komisionoj aparte rajtigitaj por okupiĝi pri ĉi tiuj ekzamenoj.

La lernej-finaj ekzamenoj konsistas esence al kvar devigaj fakoj: la hungara lingvo kaj literaturo, matematiko, historio, framda lingvo, kaj unu libere elektebla fako. Ankaŭ la libere elektebla fako povas esti dua fremda lingvo. Inter la fremdaj lingvoj, pri kiuj oni rajtas esti ekzamenataj, estas la latina kaj proksimume aliaj 20 lingvoj inter kiuj Esperanto.

La materialo por plenumi la ekzamenon estas pretigata de centra komisiono kaj ankaŭ la korektado kaj taksado okazas laŭ naciaj kriterioj validaj naciskale. La ekzamenoj okazas nur en la fremda lingvo kaj ili celas atesti la kapablon uzi ĝin. Laŭ la referenca skalo ellaborita de la fakuloj de la Konsilantaro de Eŭropo, la nivelo estas B2 por la variaĵo de ekzamenoj, kiuj rajtigas eniri universitaton. Ili konsistas el skriba kaj parola partoj. Ĉi tiu sistemo, tre pli elasta, laŭgrade anstataŭigas la antaŭan sistemon de ekzameno pri lingvoj ekster la lernejo, mastrumatan de tiucelaj instancoj.

Ĉi tiu nova sistemo iĝas paralela al la brita sistemo. Estus oportune labori por EU-gvidlinio (direktivo) interkonsente inter la Komisiono, la Konsilantaro kaj la Parlamento por inviti la registarojn alpreni en la unuopaj landoj la leĝajn aŭ regularajn modifojn bezonatajn en la landaj lernejaj regularoj, por ke la nombro de la lingvoj, pri kiuj oni rajtas esti ekzamenata je la fino de la mezgrada lernejo estu laŭeble plej vasta kaj inkluzivu ĉiujn lingvojn, kiuj hodiaŭ estas lernataj kaj akceptataj por ekzamenoj en ĉiuj membro-statoj de EU.

Kompilita far Renato Corsetti, 22.03.2005


Kiom da personoj en la realo?

— Fragmento de leter-interŝanĝo —

>>> Aliflanke laŭ miaj statistikaĵoj la kvanto de E-lernantoj daŭre ŝrumpas. Laŭ mia prognozo – se ne okazos veraj kontraŭagoj –
>>> post 2-3 jaroj la kvanto de E-ekzamenoj estos nur ĉ. 50 % ol tiu en la jaro 2002. Bedaŭrinde.

> Kio estas la kaŭzo de tiu evoluo?

Pli ol 95 % de la Esperanto-kursanoj estas studentoj de la vesperaj kaj korespondaj fakoj. Tiuj studentoj preskaŭ senescepte jam havas laborpostenon kaj laboras ie.

Jen statistikaĵo pri kursanoj ĉe la Esperanto-Centro Eventoj: http://www.eszperanto.hu/egyeb/alk/kurso-statisztika-eletkor.jpg (X=aĝo de kursanoj, Y=procentaĵo). Tiu ĉi statistikaĵo montras ankoraŭ konsiderindan kvanton de homoj super la 40-a jaro. Tio jam ne validas, post modifo de leĝo oni ne devas fari lingvo-ekzamenon super la 40-a jaraĝo, do tiu aĝtavolo praktike malaperis.

Lige al la aliĝo de Hungario al Eŭropa Unio oni ŝanĝis multajn laborejajn postulojn kaj regularojn, kaj por la unuopaj laborpostenoj tre ofte oni preskribis posedon de altlerneja aŭ universitata diplomo. La tieaj laborantoj do devis komenci la studadon, kaj por solvi la kunligitan lingvo-ekzamenan aferon ili elektis/as Esperanton.

Mi ripetas: en la Esperanto-kursoj pli ol 95 % estas studentoj de la vesperaj kaj korespondaj fakoj.

En printempo de 2008 aperis iu resuma statistikaĵo de Ministerio pri Edukado, en kiu evidentiĝis, ke kvanto de studentoj de vesperaj kaj korespondaj kursoj ekde la pintojaro 2002 falis je 50 % -- sekve do ene de kelkaj jaroj ankaŭ la kvanto de E-lursanoj sekvos tiun tendencon :-(

En la hungara lingvo: http://www.felvi.hu/felveteli/ponthatarok_rangsorok/elmult_evek

--------

> Cetere: Ankau la nombroj de 2002,
> 1000 + 5877 + 210 = 7087 aspektas tiom bele, ke ech la duono povus ghojigi.

Jes, ni hungaroj iom fieras pro tio, tamen la ciferoj ne vere estas tiom brilaj. Ne tuj oni konsciiĝas, ke tiuj ciferoj montras ne la kvanton de E-parolantoj, sed nur kvanton de aliĝintoj al la ekzamenoj. Laux nekonfirmitaj datumoj averaĝe sukcesas 39-43 %, do oni devas multipliki la ciferojn per 0,4. Krome, multaj aliĝas aparte al parola kaj skriba partoj de la ekzameno, la ĝusta proporcio ne konatas, sed certe ne pli malmulte ol 10-15 %, do por ricevi la realan kvanton de ekzameniĝantaj personoj oni devas denove multipliki per 0,85. Kaj ni ankoraŭ eĉ ne tuŝis la kvanton de tiuj homoj, kiuj ripetas la nesukcesintan ekzamenon 4-5 foje...

Jes, la situacio en Hungario estas enviinda kompare al multaj aliaj landoj, sed ĝi tamen ne estas vera oro :-(

Amike,

Szilvási


www.eszperanto.hu retejo de Eventoj