WWW.ESZPERANTÓ.HU A kemény "ĥ" használatáról IOM PRI LA LITERO ĤMi estas arkeologo kaj mi okupiĝas pri arkeologio. Mi ĉiam skribas tiujn vortojn per "k", kaj neniam per "ĥ". La tendenco en Esperanto ekde la fruaj jaroj de publika uzo de la lingvo, favoranta substituon de "k" al "ĥ", apogas mian elekton. Sufiĉas citi la opinion de Zamenhof: ..."En ĉiuj nove enkondukotaj vortoj oni devas eviti la sonon ĥ kaj uzi anstataŭ ĝi la sonon "k". La ĝisnun jam ekzistantajn vortojn kun "ĥ " estas permesate uzi ankaŭ kun "k"... (Leteroj de Zamenhof, SAT, 1948, vol. 2 p. 121.) "K" estas universala sono, egale facila por ĉiuj popoloj en la mondo, dum "ĥ" prezentas malfacilaĵon eĉ por kelkaj popoloj en Eŭropo, ekzemple parolantoj de la angla kaj franca lingvoj, en kiuj la sono ne ekzistas. Estas neracie insisti pri la konservo de "ĥ en grafisma kaj fonetisma lingvo, kies propagandistoj fanfaronas, ke ĝi estas lingvo por la tuta mondo. "Ĥ" prezentanta la literon de "ĥi" en la helena alfabeto, estas anstataŭigita en Esperanto plej ofte per "k", kelkfoje per "ĉ". Fakte, "ĥi" kondutas tute nekonsekvence en Esperanto, aperante jen kiel "ĥ" en "ĥimero" kaj "ĥameleono", jen kiel "k" en "kiasmo" kaj "kiromancio". Kelkfoje la formo kun "ĥ" estas signita kiel arkaika en vortaroj: la zamenhofa "ĥitono" kaj "ĥirurgo" estas hodiaŭ "kitono" kaj "kirurgo". En PIV (Plena Ilustrita Vortaro) "ĥilo" estas "ĉilo". En la franca vortaro de Waringhien "ĉalazio" anstataŭas "ĥalazio", dum en PIV ĉi estas "kalazio". Tiu ĉi procedo senhalte disvastiĝas kaj tuŝas preskaŭ ĉiujn helendevenajn vortojn kun "ĥ". Tiel, pli kaj pli ofte videblas kemio, mekaniko kaj kaoso anstataŭ ĥemio, meĥaniko, ĥaoso. Oni preskaŭ neniam aŭdas tiujn vortojn parolataj kun la "ĥ"-sono. Cetere la tendenco etendiĝas trans la helendevenan parton de la esperanta leksiko kaj efikas sur ĝermandevenajn vortojn kiel la arkaikaj "ĥino" kaj "jaĥto", kiuj nuntempe estas "ĉino" kaj "jakto". Tiuj ŝanĝoj ja havas la sankcion de la Akademio de Esperanto, kiu toleras la modernajn formojn. (Aktoj de la Akademio, No. 1O, II. 1968-1974. p. 79.) Ankaŭ la esperanta publiko subtenas la eliminon de "ĥ". Ekzemple, la ĉinoj mem uzas la formon de sia gentnomo kun komenca "ĉ", ne kun "ĥ", kiun oni ankorŭ povas vidi sur la paĝoj de Scienca Revuo. Efektive, la troa uzado de "ĥ" en tekstoj publikigitaj en la menciita revuo donas la impreson de fosiliiĝinta ortografio. Ĉi-kuntekste valoras citi ia opinion de pli klarvida scienculo, kiu trafe sumas la nunan staton kaj la estontecon de "ĥ" en Esperanto. Paul Neergaard skribas jene: "La fonemo ĥ estas praktike survoje eliĝanta el Esperanto, ĉu tion oni ŝatas aŭ ne. Estas vere, ke unuopuloj ĝin kvazaŭ kultivas sed tio ne povas neniigi la fakton, ke ĝi maloftiĝas kaj verŝajne fine praktike malaperas en la komuna lingvo. Pri la fakta lingvo de nomenklaturo la situacio ja estas iom alia, sed estas konsilinde, mi opinias esti iom modera, por ke la teknika lingvo ne tro kontrastu al la komuna lingvo de Esperanto kaj al ĝiaj neslavaj fontolingvoj, en kiuj oni sekvas aliajn regulojn por transliterado kaj prononcado". (P. Neegaard: Plantnomoj en la lingvo internacia. La Laguna, 1987. p. 485-501). Estas interese observi ankaŭ, kiel la fundamenta vorto "ĥoro" iom post iom perdis terenon al sia tre malnova rivalo "koruso", proponita de Zamenhof jam en 1906! Krom "koruso" li rekomendis ankaŭ "ĉoro", sed ĝi restis mortnaskita vorto. La evoluo de "ĥoro" al "koro" ne povis okazi pro homonima konflikto kun la jam ekzistanta "koro". Aliaj vortoj, kiuj ankoraŭ estas literitaj per "ĥ" estas "ĥoralo" kaj "ĥolero" por eviti homonimecon kaj por diferencigi ilin disde "koralo" kaj "kolero" respektive. "Ĉolero", proponita de Zamenhof, kaj ankaŭ "kolerao", ankaŭ ne sukcesis anstataŭi "ĥolero"-n. Krome, restas kun "ĥ" en Esperanto relative malofte uzataj hebreaj vortoj kaj propraj nomoj el la Biblio, ankaŭ helenismoj kaj mitologiaj nomoj, kaj malgranda mikspoto da slavaj, hispanaj kaj aziaj vortoj kaj propraj nomoj. Ankaŭ ĉe tiuj ĉi manifestiĝas la tendenco uzi "k" anstataŭ "ĥ". Ĉe la artikol-vorto "ĥaribdo" en PIV estas la jena rimarko: "Same pri la aliaj helenaj nomoj komenciĝantaj per Ĥ, serĉu sub K." Tiu ĉi progresema tendenco en la vivanta Esperanto estas spegulita nuntempe en PIV, ĉefredaktita de G. Waringhien, en pluraj etnolingvaj esperantaj vortaroj kaj en preskaŭ ĉiuj prestiĝaj periodaĵoj kun internacia karaktero. Eĉ plirimarkinda estas ĝia frueco. Eugen Wüster en sia monumenta Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana jam antaŭ preskaŭ sep jardekoj registris "arkeologo" kaj - listigis plurajn aliajn "k"- vortojn kiel kameleono, kimero kaj - kaoso, kiuj en PIV ankoraŭ estas literitaj per "ĥ". Kaj antaŭ okdek jaroj la sama prefero al "k" troviĝas en la Plena Vortaro de Boirac kaj la Enciklopedia Vortareto de Verax.
Bernard Golden
|