WWW.ESZPERANTÓ.HU

F. Faulhaber

Ne tiel, sed tiel ĉi


Enhavo:


Eta antaŭparolo de la preparinto de la reta versio

Ĉi tiu libreto estas, laŭ mia scio, unu el la plej famaj praktikaj gvidiloj, dediĉitaj al la E-stilo. Malgraŭ tio, ke la verko estis preparita antaŭ kelkaj jardekoj kaj ke kelkaj pritraktataj punktoj jam ne estas tiel polemikaj, la libro, sendube, eĉ nun povas esti ege utila al multaj komencantaj kaj eĉ progresantaj E-verkistoj, stilistoj, tradukistoj kaj aŭtoroj. Apud tio, en la libro estas detale pritraktitaj kelkaj demandoj, kiuj verŝajne ĉiam estos ŝtono de falpuŝiĝo por multaj generacioj de esperantistoj (unuavice tio rilatas la demandon pri neologismoj; interalie, la pozicio de la aŭtoro estas tre proksima al mi persone).

La prezentata al vi reta versio de la verko ne estas laŭlitera kopio de la surpapera. Mi permesis al mi fari sufiĉe multajn, sed negrandajn mallongigojn (unuavice tio rilatas la ekzemplojn, kiujn mi trovis ne tre ilustro-kapablaj). Kompense mi kelkfoje donis miajn proprajn komentojn, kiuj estas prezentitaj per aparta koloro.

Mi esperas, ke tiu reta versio malgraŭ ĉiuj siaj malperfektaĵoj alportos al la leganto plej maksimuman utilon.

Mevo, Pavel Moĵajev


Antaŭparolo

   Kiel lingvo internacia, Esperanto estas uzata de multaj popoloj. Pro tio ĝiaj stilo kaj esprimmaniero estas facile influeblaj de diversaj lingvoj naciaj. Feliĉe ni disponas pri imitindaj modeloj, nome - la verkoj de Zamenhof (i.a. la tiucele kompilita "Fundamenta Krestomatio") kaj de aliaj bonaj aŭtoroj kaj tradukintoj. La imitado de ilia stilo kaj konstanta kritiko de recenzantoj gardas la lingvon kontraŭ disfalo en dialektojn kaj tenas ĝin sur la mezo de la evolua vojo. Tiel estiĝis internacie unueca stilo, kiu faras la lingvon ĉie en la mondo facile komprenebla.

Tiun stilon oni ne povas lerni el elementaj lernolibroj, sed oni ĝin devas proprigi al si per legado kaj relegado de niaj la plej bonaj aŭtoroj. Ĝenerale oni tro frue post la elementa kurso partoprenas ekzamenon aŭ verkas originale aŭ traduke por iu Esperanta organo aŭ revuo, nome sen antaŭa studo de la literaturo por lerni la Esperantajn stilon kaj esprimmanieron. Pro tio oni ofte povas legi tra tiaj tradukoj la originalan lingvon kaj tra la originalaj verkoj la nacilingvan esprimmanieron. Tiaj tekstoj ofte donas al alinacianoj malklaran impreson pri ilia senco aŭ faras la signifon nekomprenebla. Ne malofte la verkintoj montras eĉ mankon de la plej elementa scio koncerne la regulojn pri bona stilo, regulojn, kiuj validas ne nur por Esperanto, sed por ĉiuj lingvoj. Tiaj tekstoj estas lingve nematuraj, kiom ajn bone la verkintoj scias la gramatikon.

Tial ni verkis tiun ĉi gvidilon, kiu, instruante per kontrastoj, volas veki guston pri bona stilo. Lasante la kreadon de belo al literatura artisto, ni donas nur praktikajn konsilojn, per kiuj oni povas akiri bonan, almenaŭ tolereblan stilon, same kiel instruo pri skribado celas ne kaligrafion (belskribadon), sed kurantan manskribon, kiun ĉiu homo per multe aŭ malmulte da ekzercado povas akiri. La ekzemplojn, kiujn ni uzis, ni ne mem elpensis, sed prenis el la ekzistanta literaturo.

"Ne tiel, sed tiel ĉi" ne pretendas esti kompleta lernolibro pri stilo, sed nur unua paŝo al pli detala studilo, kiu - same kiel tiu ĉi - servu al ordinara esperantisto, kiu post sia lerneja instruiĝo ne multe aŭ tute ne okupus sin pri lingvaj aferoj.


1. Kio estas stilo?

   La vorto stilo devenas de la latina stilus, la skribilo de la antikvaj romanoj; bastoneto, kiu havis ĉe unu ekstremo pinton, ĉe la alia - plataĵon. Per la pinto ili skribis, kion ili volis memori, sur tabuleton, kovritan je vakso, kaj per la plataĵo ili glatigis la vakson, kiam ili ne plu bezonis la notaĵon aŭ volis fari en ĝi ŝanĝon.

La nomon stilus ili rilatigis ankaŭ kun la skribitaĵo kaj tiam ĝi signifis skribmaniero, kaj en tiu signifo ni konas nun la vorton stilo. Komparu ĝin ekzemple kun la vorto plumo, el kiu nun estiĝis kelkaj esprimoj, ekz. pri iu, kiu skribis amare ni diras, ke "li trempis sian plumon en galon"; kiu skribas akre - "havas akran plumon", kaj kiu verkas bonstile - "havas plumon bone tranĉitan".

Simile vastiĝis la signifo de la vorto stilo: la skribilo iĝis ankaŭ la skribmaniero. En tiu signifo stilo povas havi diversajn ecojn: ĝi povas esti bela aŭ malbela, konsiza aŭ malkonciza, simpla aŭ malsimpla, flua aŭ rigida, eleganta aŭ vulgara, peza aŭ malpeza, ktp laŭ la maniero, en kiu oni sin esprimas. Ekzistas ankaŭ pure persona stilo, per kiu iu aŭtoro distingiĝas de aliaj aŭtoroj. Laŭ tia stilo oni eĉ povas rekoni la verkinton.

Ankaŭ diversaj temoj havas sian propran stilon. En tiu senco ni konas stilojn ofican, komercan, juran kaj predikan aŭ "katedran". Propran stilon havas, fine, ĉiu lingvo, nome ĝeneralan esprimmanieron, vortordon, frazkonstruon kaj spiriton, kiuj kune formas la kanvason, sur kiu oni brodas la personan, la fakan kaj la okazajn stilojn.


2. Bona stilo estas belsona.

   Oni povu laŭtlegi tekston sen granda peno. Vortoj kaj frazoj devas flui kiel eble plej libere kaj facile.

a) Interpuŝiĝo de sonoj nefacile elparoleblaj.
   Se eble, evitu do tiajn interpuŝiĝojn de sonoj, kiuj ofendas niajn orelojn, malfaciligas la elparolon, kaŭzas malklarecon aŭ ebligas miskomprenon, ekz. (La korektoj, kiujn ni donas en la rubriko B:"... sed tiel ĉi" estas nur provoj de korekto do neniel absolutaj. La ĉefafero estas, ke oni konstatu, kio estas preferinda kaj kio estas nepreferinda):

A. Ne tiel...
lingvuzo
lingvekzerco
urbplaco
vivformo
sorbpapero
gorĝŝire
fokkaptado
provflugo
ŝarĝĉevalo
leglibro
lasttempe
studtempo
provvojaĝo
akvfalo
rabbesto
poŝspegulo
flugkapablo
pluvfalo
ĉerizsuko
ovforma
manĝaĵzorgo
venĝsento
nigrhara
sorĉŝanĝi
lavvazo
de l' libro (1)
de l' avo (2)
mirrigardi
nevnjo
sublima (3)
plugkampo
atenambro
larĝŝultra
ludtumulti
riĉsukcese
bridteni
bazsigno
B. ... sed tiel ĉi
lingvouzo
lingva ekzerco
urboplaco, urba placo
vivoformo
sorba papero
gorĝoŝire
fokokaptado, kaptado de fokoj
provoflugo
ŝarĝoĉevalo
legolibro
lastatempe, en la lasta tempo
studotempo, tempo por stud(ad)o
provovojaĝo
akvofalo
rabobesto
poŝa spegulo
flugokapablo, kapablo flugi
pluvofalo
ĉeriza suko
ovoforma
zorgo pri manĝaĵo
venĝo sento
nigrahara
sorĉe ŝanĝi
lavovazo
de la libro
de la avo
mire rigardi
nevinjo
sub la limo
plugata kampo, kampo por plugado
atendejo
larĝaŝultra, kun larĝaj ŝultroj
lud(ant)e tumulti
kun riĉa sukceso
bride teni, teni per brido
baza signo

   Komentoj:

1) La artikolo ne estas aŭskultebla

2) Oni povas kompreni kiel "de lavo"

3) Sublima - neologismo, sed ankaŭ sub-lima - do povas okazi miskompreno

   Kiel oni vidas, ekzistas diversaj solvoj:

a) aldono de interlitero, ekz: urboplaco, nigrahara, legolibro;

b) disigo de la elementoj, ekz: ĉeriza suko, sorba papero, poŝa spegulo;

c) priskribo: kapablo flugi, zorgo pri manĝaĵo, kun larĝaj ŝultroj.

Ne en ĉiuj kazoj tiaj kolizioj de sonoj estas eviteblaj, sed oni klopodu kiel eble plej multe eviti ilin.

b) Ripetiĝoj.

 Same malbele sonas en kelklinia spaco la ripetiĝo de iu sono aŭ vorto, ekz:

   A Ne tiel...    B ...sed tiel ĉi
   La lulilo iĝis por ŝi konsolo; por ŝi ĝi ne estis senviva objekto: por ŝi ĝi havis animon kaj vivon.

Ĝi estis la unua, kion ŝi vidis, matene kiam ŝi vekiĝis, ŝi etendis sian manon kaj palpis la molajn litkovriletojn - post tio ŝi ree endormiĝis, tenante ion de ĝi en la mano.

   La lulilo iĝis por ŝi konsolo, por ŝi ĝi ne estis senviva objekto, sed havis animon kaj vivon.

Ĝi estis la unua, kion ŝi vidis, matene ĉe la vekiĝo kaj vespere post la reveno hejmen. Vekiĝinte en la nokto, ŝi etendis la manon kaj palpis la molajn litkovriletojn - poste ŝi denove ekdormis, tenante ion de tio en la mano.

   En la kolono A svarmas ripetiĝoj de siblaj sonoj kaj de kelkaj vortoj: ŝi, ĝi, iĝi... Tio sonas malbela. Tial estas konsilinde laŭte legi vian verkon, por ke viaj oreloj kaj lango atentigu vin pri tio.

Per uzado de participoj, per kuntiro de frazoj, per apliko de sinonimoj kaj per diversaj aliaj manieroj oni povas eviti malbelajn sonkombinojn kaj malmultigi tro ofte uzatajn sonojn kaj vortojn aŭ fari ilin malpli orelfrapaj.

Legu laŭte ĉi-suban tekston en la kolono A. Kovru la kolonon B kaj klopodu korekti la tekston A tiel, ke ĝi ne tro malfaciligu la elparolon.

   A Ne tiel...    B ...sed tiel ĉi
   Ŝi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ĝis ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ ŝi kaj ŝi ŝanceliĝante serĉis apogon. La maljuna virino kaptis ŝin ĝustatempe kaj sidigis ŝin sur seĝon.    Ŝi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ĝis kiam ŝi eksentis kapturniĝon; ŝanceliĝante, ŝi serĉis apogon. Ĝustatempe la maljuna virino ŝin kaptis kaj sidigis sur seĝon.

   Rimarkoj:

Anstataŭiginte la vortojn "ĝis ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ ŝi" per "ĝis kiam ŝi sentis kapturniĝon", ni forigis kelkajn kuniĝintajn siblajn sonojn. La signifon ni tamen konservis.

Anstataŭ "la maljuna virino kaptis ŝin ĝustatempe kaj sidigis ŝin sur seĝon", ni skribis: "ĝustatempe la maljuna virino ŝin kaptis kaj sidigis sur seĝon", tiel dismetante ka silabojn. La vortojn "kaptis ŝin" ni ŝanĝis en "ŝin kaptis" por eviti kolizion de "s" kun "ŝ" kaj pro tiu modifo la dua "ŝin" (en "sidigis ŝin") iĝis superflua.

Averto:

Oni bone komprenu, ke la celo ne estas kiel eble plej multe eviti iujn sonojn. Ni nur instigas se eble eviti ilian amasiĝon en malgranda spaco, se tia amasiĝo sonas malbele aŭ kaŭzas tro da penado al nia lango aŭ faras la frazon malklara kaj pro tio malfacile komprenebla por la oreloj. Do, se oni laŭtlegante ne konstatas tiajn malbonaĵojn, korekto ne necesas. Por esti korektata, la malbonaĵo devas altrudiĝi.

Ni avertas pri tio, ke oni ne uzu mikroskopon por esplori sian stilon kaj tiel malutilu al la flua, natura esprimado de siaj pensoj. Alivorte: por helpi iun grimpi sur ĉevalon, oni donu al li puŝon nur tiom fortan, ke li sidiĝu ĝuste sur la dorson de la besto. Sed la puŝo ne estu tro forta, por ke li ne falu aliflanke sur la teron. Troigo malutilas!

En jena teksto malagrable trafas nin en la kolono A la ofta apero de la vorto libreto:

   A Ne tiel...    B ...sed tiel ĉi
   "Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso" de J. Rosenberg, 48-paĝa libreto.

Ofte mankas al ni gvidlibro, per kiu ni povus fari niajn vesper-kunvenojn pli interesaj kaj kiuj donus al la kunvenantoj eblecon gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante la internacian lingvon. Ĉi tiun mankon penas forigi la aŭtoro. En la libreto troviĝas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agado estas akompanata per interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi legis la libreton kun granda intereso kaj mi opinias, ke la libreto atingos sian celon, se la ludgvidantoj lerte aplikos ĝin. La lingvo de la libreto estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.

Sendube la libreto estas grava helpilo por vivigi niajn vesper-kunvenojn.

   "Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso" de J. Rosenberg, 48-paĝa.

Ofte mankas al ni gvidilo, per kiu ni povus fari niajn kunvenojn pli interesaj kaj ebligi al la kunvenintoj gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante sin en la internacia lingvo. Ĉi tiun mankon al aŭtoro penas forigi. En lia verketo troviĝas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agadon akompanas interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi ĝin legis kun granda interesiĝo kaj opinias, ke ĝi atingos sian celon, se la gvidantoj ĝin lerte aplikos. La lingvo estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.

Sendube ĉi tiu ludaro estas grava helpilo por vivigi niajn kunvenojn!

   Rimarko:

Kiel oni vidas, ni diversmaniere evitis la ĝenan ripetiĝon de la vorto libreto. Kelkaj aliaj ŝanĝoj, kvankam ne tre necesaj, faciligas la stilon.

Anstataŭ "legis ĝin", "aplikos ĝin" ni skribis: "ĝin legis" kaj "ĝin aplikos". Tion ni faris por eviti, ke la ripetiĝo de "ĝin" ŝoku la orelojn. En "mi legis ĝin" kaj "la gvidantoj lerte aplikos ĝin" la vorto "ĝin" ja staras en la sunlumo, sed en "mi ĝin legis" kaj "la gvidantoj ĝin lerte aplikos", oni apenaŭ rimarkas tiun vorton, ĉar ĝi staras "en la ombro".

Komparante la originalan formon de la tuto (A) kun la korektita (B), oni certe trovos, ke la lasta estas ne nur pli belsona, sed ankaŭ pli malpeza.

Ankaŭ en jenaj frazoj iuj vortoj ĝene ripetiĝas. Klopodu plibonigi ilin, kovrinte la kolonon B.

    A Ne tiel...     B ...sed tiel ĉi
   1. Jaĉjo sentis la larmojn brulantajn post liaj palpebroj; li glutis por reteni ilin; li mordis sin sur sia lipo, li pugnigis siajn manojn en siaj pantalonpoŝoj; li kuntiris siajn piedfingrojn en siaj ŝtrumpoj.    1. (liaj, siaj): Jaĉjo sentis la larmojn brulantaj post liaj palpebroj kaj glutis por reteni ilin. Li mordis la lipojn, pugnigis la manojn en la poŝoj de sia pantalono kaj kuntiris la piedfingrojn en siaj ŝtrumpoj.
   2. En nia okazigita kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro. Ĝi okazos en la granda salono de "Konkordo".    2. (okaz'): En nia kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro en la granda salono de "Konkordo".
   3. Laŭte kriante li returnis sin kaj kuregis returne, el la aleo sur la pavimon.    3. (returne): Laŭte kriante li sin turnis kaj kuregis el la aleo sur la pavimon.
   4. Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj poste lia patro verŝis akvon en ilin.    4. (poste): Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj tiam lia patro verŝis akvon en ilin.
   5. Refoje puŝon, piedfrapon. Tiam ambaŭ knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ambaŭ ruliĝis sur la vojo.    5. (ambaŭ): Refoje puŝon, piedfrapon. Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ambaŭ ruliĝis sur la vojo.
   6. a) Ĉu estas permesate, ke Jaĉjo tiun ĉi posttagmezon venos kaj ludos kun ni? b) Nu, panjo, ĉu estas permesate? c) Sinjorino, ĉu estas permesate al Jaĉjo kuniri kun ni? ĉ) Ho, sinjorino, ĉu estas permesate? d) Ĉu jes? Jaĉjo, estas permesate al vi!    6. (esti permesate): a) Ĉu Jaĉjo povas veni kaj ludi kun ni tiun ĉi posttagmezon? b) Nu, panjo, ĉu vi permesas? c) Sinjorino, ĉu Jaĉjo povas iri kun ni? ĉ) Ho, sinjorino, ĉu vi permesas al li? d) Ĉu jes? Jaĉjo, vi povas!
   7. Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi.    7. (okuloj): Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis ilin kaj komencis histerie kriegi.
   8. La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldaŭ ili jam vidis serviston de la mastro alproksimiĝanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide estis forkurintaj. Unue ili estis kurintaj trans la ponteton kaj tra la paŝtejo, - poste ili estis grimpintaj ĉirkaŭ latbarilo; poste ili estis saltintaj trans du fosaĵojn, kiuj, feliĉe, en la senpluva sezono ne estis tro larĝaj; ili estis rampintaj sub metalretaĵo el pikildrato; kaj fine ili estis alvenintaj sur digon kondukantan al la pavimvojo. Tie ili estis liberaj. Jaĉjo estis savinta la valizon de Tom.    8. (estis -inta): La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldaŭ ili jam vidis serviston de la mastro alproksimiĝanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide forkuris. Ili unue kuregis trans la ponteton kaj tra la paŝtejo, - poste ili grimpis ĉirkaŭ latbarilon kaj saltis trans du fosaĵojn, kiuj en la senpluva sezono ne estis tro larĝaj; ili rampis sub barilon el pikildrato; kaj fine alvenis sur digon kondukantan al la ŝoseo. Tie ili estis liberaj. Jaĉjo estis savinta la valizon de Tom.
   9. Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta ĉe sia stando.    9. (stando): Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta tie.
   10. Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj adaptis miajn vortojn laŭ mia juĝo pri la persono.    10. (juĝ' - persono): Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj laŭ tio mi adaptis miajn vortojn.

      Rimarkoj ĉe:

1. (liaj-siaj): En la lingvo de la originalo la posedaj pronomoj estas unusilabaj, pro tio ili ne akcentiĝas kaj preskaŭ kunfandiĝas kun la sekvanta vorto. En Esperanto ili ricevas iom da akcento ĉar ili estas dusilabaj kaj ne kunfandiĝas kun la sekvanta vorto. Tial ni kelkfoje anstataŭigis tiujn vortojn per "la", kiu modeste sin tenas malantaŭe.

3. (returne): La duan returne ni povas forlasi, ĉar la ideo estas jam sufiĉe esprimita en la unua.

5. (ambaŭ): Aliaj solvoj: a) la dua ambaŭ povas esti anstataŭigita per ili, kiu sonas pli malpeze: "... kaj baldaŭ ili ruliĝis sur la vojo"; b) Ankaŭ ili povas malaperi: "Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ruliĝis sur la vojo".

6. (esti permesate): En la verko, el kiu ni prenis la koncernajn frazojn, ili ne tuj sekvas unu la alian, sed staras sur unu sola paĝo, do kun tro malgranda spaco inter si. Kvankam la traduko "esti permesate" precize esprimas la ideon, ĝi tamen faras tion tro longforme kaj pro tio tro peze kaj altrude, kontraŭe al la ekvivalentoj en diversaj lingvoj naciaj. Pro tio oni jam ofte serĉis alian formon kaj proponis "rajti" kaj la neologismojn "darfi", "lici" kaj "smeji", respektive el la germana, angla-franca kaj la rusa lingvoj. "Rajti" povas bone servi kaj jam estas ofte uzata, sed en la ĉi-supraj frazoj ĝi ne kontentigas. Pri "darfi", "lici" kaj "smeji" oni multe skribis, sed la vortoj ne ricevis civitanan rajton. [nun "rajti" estas vastege uzata, "lici" estas en PIV kaj estas pli-malpli bona vorto, "darfi" estas jam apenaŭ tolerebla neologismo, dum "smeji" estas nur amuza vorteto, eĉ por rusoj ne tuj komprenebla - Mevo]

Sed kial ni ne uzu la manieron de Zamenhof por esprimi tiun ideon? Li uzis "povi" por esti permesata kaj "ne devi" por ne esti permesata. Do anstataŭ la longan formon "esti permesate" ni preferas en la menciitaj frazoj la manieron de Zamenhof, variigitan per "permesi".

8. (estis -inta): Sen malutilo ni povas en preskaŭ ĉiuj tiuj frazoj anstataŭigi tiun formon per la simpla -is, kiel agis Kabe en "La Faraono". La kunteksto preskaŭ ĉiam montras la ĝustan signifon. Nur en la lasta frazo ni ne ŝanĝis estis savinta ĉar savis estas miskompreniga: ĉu Jaĉjo savis la valizon, kiam ili venis sur la ŝoseon, aŭ li estas savinta ĝin dum la forkuro? [Tiuj kompleksaj verbaj formoj vere estas jam tre arkaikaj kaj pezaj. Pro tio ili estu uzataj nur en okazo de ekstrema neceso. Estas granda merito de Kabe (Kazimierz Bein) pri kreo de tiu E-stilo - Mevo]


3. Bona stilo estas klara.

   "En Esperanto la vortordo estas libera", - oni ofte diras. Eble vi tamen sulkigas la frunton, legante:

a. Kaj nian atingos ni celon.

b. Ĝi la homan tiras familion.

"Tiel oni ne parolas!", - vi diras, verŝajne indigne. Jen pruvo, ke en Esperanto tamen ekzistas certa vortordo, de kiu la ordo en ĉi-supraj frazoj devias. Ili, nome, estas prenitaj el poemoj de Zamenhof, en kiuj la ritmo kaj la rimo postulas tiun ordon. Pro tio Zamenhof uzis la privilegion, kiun posedas nur poetoj por tiaj esceptaj kazoj.

Ĉar pri poezio ni ne intencas okupi nin, ni donas ekzemplon en prozo:

Mi aĉetis ion en butiko kaj pagis ĉe la kasejo:

"Tre mi dankas vin!" - diris la kasistino en mia gepatra lingvo.

"Fremdulino", - mi pensis, "kiu ankoraŭ ne regas la lingvon de ĉi tiu lando".

Poste mi vizitis Zamenhofan vesperon de unu el niaj grupoj.

"Mi dankas vin tre!" - diris la kasisto, al kiu mi pagis mian enirbileton.

"Komencanto", - pensis mi. "Li ankoraŭ ne regas Esperanton".

Kial mi pensis, ke la unua estas fremdulino kaj la alia - komencanta esperantisto? Nu, ĉar ĉiu el ili uzis la vortordon de sia gepatra lingvo. En la lingvo de mia lando oni diras ne "Tre mi dankas vin", sed "Mi dankas vin tre". Kaj en Esperanto oni diras ne "Mi dankas vin tre" sed "Mi tre dankas vin".

Jen do alia pruvo, ke en Esperanto ekzistas la vortordo. Tiun vortordon oni nomas la konvencia vortordo.

a. Konvencia vortordo.
   Klarecon, facilan komprenon, oni akiras ĉefe, obeante la konvencion, tio estas - la kutimojn pri vortordo kaj esprimmaniero.

La sekvaj tekstoj en la kolono A eble ne vekos vian indignon, sed la sulko sur via frunto verŝajne restos:

    A. Ne tiel...     B. ...sed tiel ĉi
   1. Mia filino mortis kaj al mi postlasis nepinon.    1. Mia filino mortis kaj postlasis al mi nepinon.
   2. Tie lia patrino la naskiĝon de tiu ĉi unua kaj lasta infano atendis.    2. Tie lia patrino atendis la naskiĝon de tiu ĉi unua kaj lasta infano.
   3. (telefone) Ĉu ankoraŭ vi min aŭdas?    3. Ĉu vi ankoraŭ aŭdas min? aŭ: Ĉu vi min ankoraŭ aŭdas?
   4. Per ŝipo kun ŝi revenu.    4. Revenu kun ŝi per ŝipo. aŭ: Per ŝipo revenu kun ŝi.
   5. Mi de vi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi ĵus al vi komisiis.    5. Mi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi ĵus komisiis al vi.
   6. Venu, mia nepino kaj mi al vi donos brakon.    6. Venu, mia nepino kaj mi donos brakon al vi.
   7. Mi por vi estis obstaklo, kiu al vi malebligis serĉi pli bonan estontecon.    7. Mi estis por vi obstaklo, kiu malebligis al vi serĉi bonan estontecon.
   8. Mi pri tio al ŝi petos.    8. Mi petos ŝin pri tio. aŭ: Mi petos al ŝi pri tio. aŭ: Mi ŝin petos pri tio.
   9 . Ŝi mirigite la knabinon alrigardis.    9 . Mirigite ŝi rigardis la knabinon.
   10. Virino, kiu pro kompato mian avon kaj min gastigis en sia domo.    10. Virino, kiu pro kompato gastigis min kaj mian avon en sia domo.
   11. Tiam mia edzo venis por al mi rakonti, ke li vin trovis.    11. Tiam mia edzo venis por rakonti al mi, ke li trovis vin. aŭ: ke li vin trovis.
   12. Alia infano samaĝa kiel frenezulo estus krieginta.    12. Alia samaĝa infano estus krieginta kiel frenezulo.
   13. Mian vivon mi por la infano riskis.    13. Mian vivon mi riskis por la infano. aŭ: Mi riskis por la infano mian vivon. aŭ: Por la infano mi riskis mian vivon.
   14. Vi aspektu, kvazaŭ vi la monon, kiun li rekompence al vi donos, forte bezonas.    14. Vi aspektu, kvazaŭ vi forte bezonas la monon, kiun li rekompence donos al vi. aŭ: kiun li donos al vi rekompence.
   15. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. vastan ĉambron estis rezervinta.    15. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. estis rezervinta vastan ĉambron.

   Rimarkoj:

Kvankam la vortordo en ĉi-supraj frazoj estas iom alia, ol tiu, al kiu ni kutimiĝis, oni ne povas nomi ĝin nepre erara. En certaj okazoj - kiel ni vidis ĉi-antaŭe, ĝi eĉ povas esti necesa. Sed se la tuta libro 200-paĝa, el kiu ni citis tiujn frazojn, estas tiel verkita sen unu neceso, tia stilo impresas nenatura kaj eĉ efikas incite.

La kutima vortordo estas: subjekto, predikato, komplemento(j), laŭ la ordinara irado de la pensoj, ekz:

La patro skribas en la ĝardeno leteron al sia filo.

Estas dezirinde, ke ĉiu elemento en la frazo staru apud tiu, al kiu ĝi rilatas. Oni do ne diru:

La patro skribas leteron al sia filo en la ĝardeno, ĉar tia aranĝo estas miskompreniga: oni pensas, ke estas la filo, kiu troviĝas en la ĝardeno.

Pro stilaj, nuancaj kaj akcentaj motivoj oni povas, ofte eĉ devas ŝanĝi tiun ordon, sed oni ĉiam zorgu, ke la rezultato havu la celitan sencon kaj ke la signifo ne ŝanĝiĝu.

b. Deviga vortordo.

   En iu Esperanto-grupo trafis nin jenaj vortoj, skribitaj sur nigra tabulo:

"Ĉi tie oni nur parolu Esperanton".

"Ĉu ne estas permesate kanti ĉi tie?" - mi demandis la prezidanton, supozante, ke kantado eble ĝenus la najbarojn.

"Ni certe rajtas kanti en nia kunvenejo", - li respondis, - "kial ne? Per kantado ni ĉiam komencas niajn vesperojn. Kial vi demandas?"

"Pro tiu frazo sur la nigra tabulo."

"Tio estas instigo paroli ĉiam Esperanton", li diris. "Vi scias, ke ordinare oni post kelka tempo refalas en sian nacian lingvon. Tiukaze ni atentigas la pekinton pri la frazo sur la nigra tabulo."

"Mi komprenas. Via intenco estas bona, sed... tion vi ne esprimas per la frazo!"

"Mi ne komprenas..."

"Vi ja volas instigi la membrojn, ke ili parolu nur Esperanton, ĉu ne?"

"Jes."

"Nu, tie staras io alia, nome: "Ĉi tie oni nur parolu Esperanton", tio estas ne kantu, ne legu, aŭ ne skribu Esperanton. Ĉu vi nun komprenas?"

"Je-e-es..."

"Sed vi volis diri: "Ĉi tie oni parolu nur Esperanton."

"Vi pravas, vere. Mi ĉiam opiniis, ke la vortordo estas libera, sed nun evidentiĝas al mi, ke mi eraris."

"Nu, mi ne volas diri, ke ĝi tute ne estas libera, sed almenaŭ ne tute..."

Efektive, en ĝenerala senco la vortordo estas libera, sed tio ne signifas, ke oni rajtas aranĝi la vortojn arbitre. Estas vere, ke koncerne la distingon inter subjekto kaj objekto la frazoj:

Johano amas Marion, kaj

Marion amas Johano

   ne povas kaŭzi miskomprenon; ambaŭ signifas la samon. Sed tiaj ekzemploj servas ordinare kiel klarigo pri la utilo de la akuzativa formo, per kiu oni povas distingi la anton disde la ato. En diversaj lingvoj oni distingas ilin per la vortordo; en tiuj lingvoj la frazo Johano amas Mario signifas Johano amas Marion.

Ankaŭ en Esperanto la kutima vortordo estas uzata, ĉu por akiri pli bonan stilon - vidu la antaŭan ĉapitron - ĉu por reliefigi aŭ akcenti iun vorton aŭ frazparton kaj tiel krei nuancon en la signifo de la frazo. Pri tio poste.

Nune ni volas paroli pri la loko, kiun iuj vortoj devas okupi en la frazo pro tio, ke sur alia loko ili donus al la frazo alian sencon ol tiun, kiun ni celas. Klara ekzemplo pri tio estas la frazo: Ĉi tie oni nur parolas Esperanton. Ĝi estas senerara, sed ne esprimas tion, kion la prezidanto volis diri.

Ankaŭ la vortoj ankaŭ, ankoraŭ, eĉ, jam, nur kaj kelkaj aliaj staru antaŭ la vortoj aŭ la vortgrupo, al kiu ili rilatas. De tiu loko dependas - kiel ni jam konstatis - la signifo de la frazo.

La temo, kiun ni nun komencis pritrakti, ne estas tute nova por ni. Jam en elementa lernolibro ni lernis, ke la vorto ne devas stari tuj antaŭ la vorto aŭ vortgrupo, kiun ĝi neas, ekz.:

1. A. Mi tute ne komprenas tion. B. Mi ne tute komprenas tion.
2. A. Mi ne renkontis lin. B. Mi renkontis ne lin, sed lian fraton.
3. A. La patro ne legas librojn, sed skribas leterojn. B. La patro legas ne libron, sed gazeton.

   Oni do ne diru:

   1. Mi ne renkontis lin, sed lian fraton.

   2. La patro ne legas libron, sed gazeton,

       ĉar la verboj renkonti, legi ankoraŭ devas servi por respektive lian fraton kaj gazeton.

   Atentu tion ankaŭ en jenaj frazoj:

1. En dimanĉo oni devas ne labori, sed ripozi. (Ne diru: ne devas, ĉar oni efektive devas fari ion, nome ripozi).

2. Ne mi mensogis, sed vi.

3. Ne bele li parolis, sed klare.

4. Mi legis ne la dikan, sed la maldikan libron.

5. Ne ĉio, kio brilas, estas oro.

6. Vi ne diru tion!

7. Vi diru ne tion!

8. Ne vi diru tion!

9. Ne tute bona.

10. Tute ne bona.

   Ekzemploj de Zamenhof:

1. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.

2. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon, krom sia propra) povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas utila, sed ne necesa.

3. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj.

   Jen sekvas frazoj, kiuj pro malĝusta loko de la ĉi supre menciitaj vortoj ricevis alian signifon ol tiun, kiun celis la aŭtoro de la originalo. En la kolono A ni donas post ĉiu frazo inter krampoj la - nedeziratan - signifon. En la kolono B ni metas la frazon korektitan laŭ la senco de la originalo.

A. Ne tiel... B. ... sed tiel ĉi
   1. La najbaroj ne sin okupu pri la vizito. (Do: ili okupu aliajn personojn, ne sin)    1. La najbaroj ne okupu sin pri la vizito.
   2. Tia solvo tamen ne al ŝi malplaĉis. (Do: al kiu malplaĉis tia solvo, se ne al ŝi?)    2. Tia solvo tamen ne malplaĉis al ŝi.
   3. Ne ŝin ĝenu, patro! (Do, kiun la patro ĝenu?)    3. Ne ĝenu ŝin, patro!
   4. Ne tion forgesu! (Do forgesu ion alian, ne tion!)    4. Ne forgesu tion!
   5. Vi ne tion faru! (Do, kion mi faru?)    5. Vi ne faru tion!
   6. Ŝi ne sin movis. (Ŝi movis iun alian, ne sin)    6. Ŝi ne movis sin.
   7. Mia filo ankaŭ ŝin konas. (Kiun mia filo konas krome?)    7. Ankaŭ mia filo ŝin konas.
   8. Via avo ankaŭ kuniru. (Kion la avo faru krome?)    8. Ankaŭ via avo kuniru.
   9. Ĉi tiun jaron vi edziĝos kun Jane? Sed Jonny ankaŭ ŝin atentas! (Jonny atentas do ankaŭ alian knabinon?)    9. Sed ankaŭ Jonny ŝin atentas!
   10. Vi estu ruza kaj diru, ke vi ankaŭ tiel nomiĝas. (Vi nomiĝu ne nur Jansen, sed ankaŭ Petersen)    10. Vi estu ruza kaj diru, ke ankaŭ vi portas tiun nomon.
   11. Mi ankaŭ loĝis tie. (Mi, ekz., ne nur laboris tie)    11. Ankaŭ mi loĝis tie.
   12. La aliaj ankaŭ vidis ĝin. (La aliaj do ne nur aŭdis ĝin)    12. Ankaŭ la aliaj vidis ĝin.

   Nun certe ne estos malfacile al vi mem klarigi, kial en la sekvaj frazoj en la kolono A la vortoj almenaŭ, ankoraŭ, jam, eĉ, nur, tiel, ja kaj aliaj ne staras sur la ĝusta loko, se la tradukinto volis redoni la signifon en la kolono B.

A. Ne tiel... B. ... sed tiel ĉi
   1. Almenaŭ mi bezonas tri horojn.    1. Mi bezonas almenaŭ tri horojn.
   2. Mi nur havas dudek jarojn.    2. Mi havas nur dudek jarojn.
    3. Dum la transflugado li nur atentis sian maŝinon kaj sian kompason.     3. Dum la transflugado li atentis nur siajn maŝinon kaj kompason.
    4. Oni nur al mi komisiis konduki ŝin tien.     4. Oni komisiis al mi nur konduki ŝin tien.
    5. Nur varbu sanajn laboristojn.     5. Varbu nur sanajn laboristojn.
    6. Vi do ankoraŭ min konas?     6. Vi do ankoraŭ konas min?
    7. Ĉu la sinjoro jam tion scias?     7. Ĉu la sinjoro jam scias tion?
    8. En Londono oni jam lin konsideris strangulo.     8. Jam en Londono oni lin konsideris strangulo.
    9. Ĉu vi eĉ al mi envias la panon?     9. Ĉu vi eĉ la panon envias al mi?
    10. Neniu eĉ lin vidis eksterdome.     10. Eĉ neniu vidis lin eksterdome.
    11. Li ja ŝin ne konas.     11. Li ja ne konas ŝin.
    12. De neniu el la knabinoj ŝi tiel publike estis ofendita.     12. De neniu el la knabinoj ŝi estis publike tiel ofendita.
    13. Prefere al mi diru, kien tiu sinjoro iris.     13. Prefere diru al mi, kien tiu sinjoro iris.
    14. Rememoru nur, kion la ebria G. preskaŭ al ŝi faris.     14. Rememoru nur, kion la ebria G. preskaŭ faris al ŝi.
    15. Antaŭe mi devas ion diri al vi.     15. Mi devas antaŭe diri al vi ion.
    16. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu ŝajne de ŝi eliris.     16. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu ŝajne eliris de ŝi.
    17. Je la oka ĉiuj membroj preskaŭ ĉeestis.     17. Je la oka preskaŭ ĉiuj membroj ĉeestis.

   Sub influo de sia nacia lingvo oni ofte pekas en Esperanto kontraŭ la vortordo. Sed se ni metas la malĝustan frazon kontraŭ la ĝustan, tuj trafas nin, ke la lasta estas pli klara ol la unua, kiu fakte diras ion alian, ol la aŭtoro volis diri.

Parolate, la malĝusta frazo tamen povas doni la deziratan sencon per la tono, la "muziko" de nia parolo. Ekz., kion signifas la frazo: "Vin ankaŭ mi regalos"?

La tono de nia voĉo povas doni al ĝi la deziratan signifon: "Vin ankaŭ - mi regalos (akcento sur "vin ankaŭ). Ĉiu komprenos el tio: "Ankaŭ vin mi regalos".

La skribita frazo vekas dubon, kiu ne ĉiam estas forigata de la kunteksto. Tial oni devas ĉiam esti atentaj pri la vortordo.

c. Ŝanĝo de vortordo

   La libero ŝanĝi la kutiman vortordon estas uzata - kiel ni menciis antaŭe - ankaŭ por reliefigi aŭ akcenti iun vorton aŭ frazparton kaj tiel - nuancon en la signifo de la frazo. La nuda fakto, kiun la frazo esprimas, ne ŝanĝiĝas per tio, sed aperas sub alia lumo. Ekzemlpe, se mi volis demandi iun, ĉu li faris tion, kion mi komisiis al li, mi diras: "Ĉu vi faris tion?". Se mi volis demandi, ĉu li aŭ iu alia faris tion, mi diras: "Ĉu vi faris tion?" aŭ "Ĉu faris tion vi?". En la unua frazo mi devas akcenti "vi". Tio ne estas necesa en la dua frazo, ĉar ni ŝovis la subjekton malanataŭen, do sur nekutiman lokon, kie la akcento per si mem falas sur "vi".

En "Vivo de Zamenhof" de Privat ni trovas multajn ekzemplojn de nekutima vortordo, el kiuj ni citos la jenajn:

1. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.

2. Pli simpla, pli taŭga por uzado nuna devus esti la revita lingvo.

3. Ne multaj estas la lernantoj, kaj ne riĉa la paro.

4. Peza kaj dolora estis la ofero.

5. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loĝantaro de vilaĝoj detruitaj.

6. Grandiĝis la infanaro kaj estis ne sufiĉa la salajro.

7. Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro.

8. De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko - la impreso; jen la tri ĉefelementoj en la formado de la Zamenhofa genio.

9. Kiel ĉefon kaj animon de l' amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratoj kaj kolegoj.

10. Ĝojo granda, sed zorgo peza.

En ĉi tiuj frazoj ĉiu ŝanĝo de la kutima vortordo estas pravigebla en la stilo de ĉi tiu verko. Ne kapriĉe la aŭtoro aranĝis la vortojn alie! Li celis ion per tio:

Donante al certa vorto alian lokon, ol la kutima, li reliefigis aŭ akcentis ĝin. Tiel la frazo ricevis ian viglecon kaj koloron, kiuj plene konvenas al la temo, kaj kiuj ĉe normala vortordo mankas.

Legu en "Vivo de Zamenhof" la cititajn frazojn en la kunteksto kaj poste aranĝu ilin laŭ la normala vortordo: tiam vi rimarkos, ke la ĉarmo, la aparta impreso, la reliefo, la akcento, la nuanco estas malaperintaj. La frazoj tiam impresas tro malvarme, afere, sobre, kvankam ilia fakta signifo ne ŝanĝiĝis.

Ekzistas diversaj kaŭzoj, kial alia vortordo, ol la kutima, estas preferinda. Tial "Plena Granatiko" avertas, ke "oni ne faru ŝanĝojn senkaŭze, ĉar nur tiamaniere oni povas atingi, ke la ŝanĝo signifu ion, ke oni eksentu el ĝi certan nuancon: la akcentadon de iu frazelemento."

Krome, ni vidis en tiu ĉi ĉapitro, ke senkaŭza ŝanĝado enhavas la danĝeron, ke oni diros ion alian, ol kion oni volis diri.


4. Bona stilo estas simpla.

   Por atingi klarecon oni aranĝu siajn frazojn en logika sinsekvo kaj evitu ĉirkaŭvojojn, detalecon kaj senutilan balaston. Sed aliflanke oni evitu ankaŭ troan koncizon, kiu ofte starigas la leganton antaŭ enigmojn. Klarigu tion kelkaj ekzemploj:

La kunmetaĵoj: vaporŝipo, abonpago, rapidvagonaro, bonkora, scivola, altranga, bondeziroj, voĉdoni piediri estas jam komune uzataj kaj pro tio tute klaraj. Sed legante la vorton diadoro ni haltas: ĝi ŝajnas neologismo, sed vane ni serĉas ĝin en Plena Vortaro. En la enhavo de la verko, en kiu ni trovis ĝin, evidentiĝis, ke ĝi estas vorto, kunmetita el di kaj adoro = adoro al dio. Sed skribante di-adoroadoro al dio ni faras la vorton tuj travidebla.

La vorto mesmistero estas same malklara. Laŭ la verko, portanta tiun titolon, ni komprenis, ke ĝi signifas mistero de la meso. La traduko mistero de la meso estas pli klara kaj pli belsona. Ĉe eventuala ripeto povas sufiĉi mes-misteromesmistero, ĉar tiam la ideo estas al la leganto jam konata.

En la Esparanto-literaturo oni renkontas plurajn ne tuj kompreneblajn kaj tro longajn kunmetaĵojn. Ili dankas sian naskiĝon al la naciaj lingvoj, kiuj havas por tiu ideo nur unu vorton - kunmetitan aŭ ne - kiun la aŭtoro aŭ tradukinto volis nepre esprimi same per unu vorto.

Disigo de la kunmetitaj partoj aŭ streketo inter ili povas fari tiujn vortojn pli flue kompreneblaj, ekzemple:

    A. Ne tiel...
1. sekvinbero
2. junitagoj
3. glacikampbalaisto
4. glitŝuligilo
5. turnmalfermeblaj fenestroj
6. lingvuzo
7. lingvekzercoj
8. petrolpendlampo
9. ĝardenpiedvojo
10. merkredmatene
11. lundposttagmeze
12. pavimmalpuraĵo
   B. ... sed tiel ĉi
1. seka vinbero
2. juniaj tagoj
3. glitkureja balaisto (poste en la verko: balaisto)
4. glitŝua ligilo, aŭ: ligilo de glitŝuo
5. turne (aŭ porde) malfermeblaj fenestroj
6. lingvouzo; lingvouzado
7. lingvaj ekzercoj
8. pendanta petrola lampo; petrola lampo, poste simple: lampo
9. ĝardena vojeto
10. merkredon matene
11. lundon posttagmeze
12. malpuraĵo de la pavimo

   Ju pli simple ni esprimas nin, des pli facile oni nin komprenas. Frazo, kiun oni devas relegi por kompreni ĝin, ne estas bonstila, ĉar bona stilo neniam ĝenas la legadon, sed male, ĝin faciligas. Ankaŭ de parolanto oni atendas, ke li parolu klare kaj tuj kompreneble, ĉar malklaran frazon skribitan ni povas relegi, sed parolanton ni ne povas interrompi por peti, ke li rediru la lastan frazon.

   Malbonan stilon oni renkontas pli ofte en tradukoj ol en originaloj. Tio estas evidenta, ĉar en originalo oni inklinas al la plej simpla esprimado de la pensoj, sed dum tradukado oni spertas la influon de la originala teksto. La tradukanto ja volas sekvi la originalon kiel eble plej precize. Tio estas, kompreneble, laŭdinda, sed li ne malatentu, ke la enhavo konsistas ne nur el vortoj, kiujn oni devas anstataŭigi per vortoj en alia lingvo, sed ankaŭ el sentoj, impresoj, emocioj, atmosfero, ktp, kiuj kune kolorigas kaj nuancas la vortojn, la tutan tekston, kaj tiel elvokas en la leganto plenan bildon de tio, kion la aŭtoro volis diri. La traduko devas redoni tion. Por tion atingi, la tradukanto ofte devas iom flankeniĝi de la originalo, ĉar la esprimpovo, la esprimmaniero kaj la esprimforto en la diversaj lingvoj ne estas ĉiurilate egalaj. Por ke iu vorto aŭ teksto reliefiĝu, la tradukanto ne malofte devas modifi la tekston.

Por ilustri tion ni donas kelkajn ekzemplojn:

   A. Ne tiel...
   B. ... sed tiel ĉi
   Pro tio, ke Anĉjo la Ĉasisto neniam plendis pri ĉiuj tiuj malhelpantaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn kelka nombro de ĉasistoj sole kulpigas, se iu venas hejmen kun manplena ĉasaĵujo, kaj ke li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, kiujn li, kvankam ne hejmen portis, sed pri kiuj li estis konvinkita, ke ili nepre en iu netrovebla rifuĝejo mortis pro iliaj vundoj.    Pro tio Ancĵo la Ĉasisto neniam plendis pri la ĝenaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn solajn kelkaj ĉasistoj kulpigas, kiam ili venas hejmen kun malplena ĉasosako. Tial li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, pri kiuj - kvankam li ne portis ilin hejmen - li tamen estis konvinkita, ke ili en netrovebla rifuĝejo mortis pro siaj vundoj.

   En la kolono A estas prezentita longa kaj stranga frazo. La komencaj vortoj "Pro tio, ke" kaj iom poste "kaj ke" igas nin scivolaj pri tio, kio okazis pro tio, ke Aĉjo la Ĉasisto neniam plendis ktp, sed tiu alplenigo ne sekvas, kaj la pensoj anstataŭ iri rekte antaŭen implikiĝas pro la malĝusta kombino kvankam... sed.

Esplorante la originalan tekston, ni konstatas, ke la tradukinto sin lasis gvidi de sia gepatra lingvo. Ĉar la frazo estis tro longa, ni hakis ĝin en du partojn. Pro tio la vortoj "Pro tio" devus esti ripetataj. Sed ĉar tia ripeto sonas malbele, ni skribis duafoje "tial". Malgraŭ tio la frazo ne estas kontentiga. La originalo ja estis verkita en stilo, kiun oni nuntempe ĝenerale ne uzas. Pri tiaj stilistoj la nederlanda lingvisto prof-o Gerlach Royen O.F.M. diras:

Ekzistas aŭtoroj, kiuj kun plezuro skribas frazon du paĝojn longan. Oni povas diri, ke tio estas respektinda, kiel, ekzemple, oni vidas akrobaton laboranta. Tiam ankaŭ mi diras: "Tio estas respektinda" kaj mi ne kapablas imiti lin. Sed por la aŭtoro tio ne estas normala, regata stilo. Kondiĉo por bona stilo estas, ke en unu frazo estu dirata nur unu afero, kaj en ĝi ne aperu pensoj dume alvenintaj.

Estas pli bone diri ion rekte, ol poste korekti per interfrazoj, ĉar tio malfaciligas la komprenadon. Unua postulo estas, ke la aŭtoro estu klara. Kiu pensigas siajn legantojn, agas bone, sed kiu lacigas ilin per akrobata stilo, faras grandan eraron.

Tiaj frazoj aspektas kiel implikiĝintaj faden-volvaĵoj. Por povi kompreni ni devas malimpliki ilin. Tio ne ĉiam estas facila, kiel montriĝas en jenaj citaĵoj, en kiuj la tradukintoj sklave sekvis la originalon anstataŭ redoni ĝin en lingvo glate legebla.

   A. Ne tiel...
   B. ... sed tiel ĉi
   Ĉu vi volas permesi al mi porti la leporon, Anĉjo? - malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj kiu sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo, en kiu li tranĉis por si bastonon, demandis, vidante la harajn krurojn el la retaĵo de la ĉasaĵujo.    Sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo - en kiu li tranĉis por si bastonon - malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj. "Ĉu mi povas porti la leporon, Anĉjo?" - li demandis, vidante la harajn krurojn, elstarantajn el la ĉasosako.

   La traduko de tiaj frazoj ofte postulas multajn pripensadojn. Oni do erarus, opiniante, ke tradukisto, sidante antaŭ sia skribmaŝino, povas labori seninterrompe. Eĉ la plej spertaj el ili serĉas dum multaj tagoj solvon por iu esprima aŭ stila malfacilaĵo, kiun ili ne volas redoni malklare, ridige, aŭ priskribe.

   A. Ne tiel...

1. La perdrikoj ĉiufoje pluestis al li antaŭeniraj.

   B. ...sed tiel ĉi

1. La perdrikoj, ĉiufoje forflugante, restis antaŭ li.

   2. Trafite Trees alrigardis ŝin. En tiuj vortoj, en la tono de la voĉo de Net ŝi perceptis esprimon de malhavo. Subite ŝi vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net kompare al ŝia, senzorga, sed al Net mankis iu vivcelo. Ŝi havis sian infanon.    2. Trafite Trees rigardis ŝin. En tiuj vortoj kaj en la voĉo de Net ŝi perceptis esprimon de malhavo. Subite ŝi vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net, senzorga, kompare al la ŝia. Ŝi havis sian infanon, sed al Net mankis vivcelo.

   La vortoj "kompare al ŝia senzorga" estas malklaraj: kies vivo estas senzorga: ĉu la vivo de Trees, aŭ la vivo de Net? Laŭ la originalo la vivo de Net kompare al tiu de Trees. Ankaŭ la modifo de la lasta parto faras la frazon pli klara.

La penso iru, kiom eble, rekte antaŭen kaj dume ne iru returne al iu nekonvena loko en la frazo por sekvi de tie alian direkton, ĉar tio ĝenas la komprenadon, ekz.:

   3. En la unua tempo de sia kunvivado ŝi estis plene feliĉa. En ĝi estis tiom da amindeco, tiom da tuta nova ĉarmo, la vivado kune kun li en propra hejmo.    3. Komence de ilia kunvivado ŝi estis plene feliĉa. Estis tiom multe da amindeco, tiom multe da tute nova ĉarmo en la vivado kun li en propra hejmo.
   4. Ŝi nun timis tion pro sia infano kiam ŝi pripensis, ke ĝi estas grandiĝonta sen patro, eksteredzeca infano, ŝi povus kriegi pro mizero.    4. Ŝi nun timis tion pro sia infano; pripensante, ke ĝi - eksteredzeca infano - estas kreskonta sen patro, ŝi povus kriegi pro mizero.

   La vortoj "eksteredzeca infano" kondukas nin returne al "ĝi". Tio ne favoras glatan komprenon. Pli bone estas doni al tiuj vortoj la ĝustan lokon, nome - kiel apozicion de "ĝi".

   5. La eskimohundoj ĉiam havas ĉefon, kiu iras antaŭe, kiam ili estas jungitaj al sledo. Estas kelkfoje tre saĝaj hundoj, tiuj ĉefoj, kaj la aliaj hundoj ĉiam obes ilin.    5. La eskimohundoj ĉiam havas ĉefon, kiu iras fronte, kiam ili estas jungitaj al sledo. Kelkaj el tiuj ĉefoj estas tre saĝaj, kaj la aliaj hundoj ĉiam obes ilin; aŭ: ...Inter tiuj ĉefoj estas kelkaj tre saĝaj, ktp.

   "Kelkfoje" estas tie ĉi neĝuste uzita. Temas ne pri la nombro de fojoj, sed de ĉefoj.

   6. Mi ne povas silenti, ĉar ĝi tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue nia Bertus, kiun ni perdis per la morto, kaj nun vi kaŭzis tion al ni.    6. Mi ne povas silenti, ĉar ĝi tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue trafis nin la morto de Bertus, kaj nun tio, kion vi kaŭzis al ni.

   Ĉi tiu citaĵo estas prenita el traduko de riproĉa letero de patrino, kies filo antaŭnelonge mortis, al sia filino, kiu kondutis malbone. La rilato inter du partoj de la citaĵo ne estas klare esprimita kaj tial alilandanoj ne tuj komprenas tiun ĉi parolmanieron. La teksto en B estas tuj komprenebla.

   7. Ŝi tralegis la gazeton por konvena okupo, sed ĉiam estis eksterdoma laboro - kaj kion en tiu okazo pri la infano?    7. Ŝi tralegis la gazetanoncojn serĉante konvenan okupon, sed ili proponis nur laboron eksterdoman; kion ŝi do faru pri la infano, se ŝi akceptus tian laboron? (aŭ: kie do ŝi lasu la infanon, se ŝi akceptus tian laboron?)

   Ankaŭ en ĉi tiu frazo la rilato inter du partoj ne estas klare esprimita. La originala frazo signifas, ke ŝi tralegis la gazetanoncojn serĉante konvenan okupon, sed ili proponis nur eksterdoman laboron. Tian laboron ŝi ne povis akcepti, ĉar ŝi ne sciis, kie ŝi devus lasi la infanon. La kunteksto eble helpas nin kompreni tiajn frazojn, sed oni esprimu sin prefere rekte. La redaktita frazo en B estas simpla kaj klara.


5. Forĵetu balaston!

   En 1913 la Lingva Komitato akceptis la jenajn principojn pri la vortfarado:

Principo de neceso:
En konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.

Principo de sufiĉo:
Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa.

   Laŭ la dua principo oni povas forlasi el la vortoj perdonemeco, forgesemeco, kanto, manĝo, skribito, skribo la kursive presitajn sufiksojn.

Studinte la Biblio-tradukon de Zamenhof Lanti diris pri tiu principo:

"Estas klare, ka la Majstro emis pli kaj pli senbalastigi sian stilon forlasante neutilajn sufiksojn. Jen ekzemplo: "Kaj faru la altaron el akacia ligno, havanta la longon de tri ulnoj; kvarangulo estu la altaro kaj ĝia alto estu tri ulnoj".

Kiel oni vidas, la sufikso estas forlasita sen ia damaĝo por la klaro. Same Zamenhof tre ofte forlasis la sufikson kaj diris: riĉo, havo, kovro, dono, plano, akiro kaj simile en kazoj, kiam oni kutimas diri balaste: riĉ--o, hav--o, ktp.

Kompreneble, la aŭtoro uzas tiujn sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon, sed estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi per kiel eble malplej da vortelementoj perfektan kompreneblon."

Lanti kritikas ankaŭ la preferon por longaj pezaj formoj kiel ĉiamaniere, kiamaniere, tiamaniere anstataŭ la simplaj ĉiel, kiel ktp. Pri tiu prefero li kulpigas la nekonscian ligitecon al la gepatra lingvo kaj opinias la uzantojn nekonsciaj naciemuloj, ĉar ili aplikas tute senbezone sufiksojn kaj longajn pezajn formojn, pro kio Esperanto proksimiĝas al ilia nacia lingvo. Tial oni ofte uzas adverbojn participajn anstataŭ simplajn, ekz:

   A. Ne tiel...

1. La mastro minacante rigardis lin.

   B. ...sed tiel ĉi

1. La mastro minace rigardis lin.

   2. "La instruisto!" - subite sonis kelkaj avertantaj voĉoj.    2. "La instruisto!" - subite sonis kelkaj avertaj voĉoj.
   3. "Atentu, knabo", - li siblante diris.    3. "Atentu, knabo", - li sible diris (aŭ: siblis).
   4. La fratineto estis tiel ĝenanta.    4. La fratineto estis tiel ĝena.
   5. "Ĉu vi?" - li rikanante diris.    5. "Ĉu vi?" - li diris rikane.
   6. "Silentu!" - admonante diris Tos, - "Panjo dormas!".    6. "Silentu!" - diris Tos admone, - "Panjo dormas!".
   7. Jen staris la mastro, ĉiam esplorante rigardante.    7. Jen staris la mastro, ĉiam esplore rigardante.
   8. Kes admirante observadis.    8. Kes admire observadis.
   9. Tio korŝirante penetris en la orelojn de Jaĉjo.    9. Tio korŝire penetris en la orelojn de Jaĉjo.

   Se en la jenaj ekzemploj oni forigos la superfluajn vortojn, la signifo de la frazoj ne ŝanĝiĝos, kaj la stilo iĝos pli simpla.

   A. Ne tiel...

1. Tiu bubo ŝiris sian pantalonon difekta.

   B. ...sed tiel ĉi

1. Tiu bubo ŝiris sian pantalonon.

   2. Per sia daŭra observado la majstro antaŭenpelis la laboristojn.    2. Per sia daŭra observado la majstro pelis la laboristojn.
   3. Per tiu penso li provis trankviligi sin mem.    3. Per tiu penso li provis trankviligi sin.
   4. Ŝi demandis, ĉu eble iu el ŝiaj konatoj bezonas kudristinon.    4. Ŝi demandis, ĉu iu el ŝiaj konatoj bezonas kudristinon.
   5. Ankoraŭ ĉiam la anonco troviĝas en la gazeto.    5. La anonco ankoraŭ troviĝas en la gazeto.
   6. Li tirmalfermis la tirkeston.    6. Li malfermis la tirkeston.
   7. La ĉevalo ĉevalblekas.    7. La ĉevalo blekas.
   8. Tio gustas bonguste.    8. Tio gustas bone.
   9. La barko ŝipveturis sub la ponto.    9. La barko veturis sub la ponto.

   Evitu ripetojn ne nepre necesajn, ekz:

   A. Ne tiel...

1. Tiu granda amo, pri kiu li parolis, ĝi neniam ekzistas.

   B. ...sed tiel ĉi

1. Tiu granda amo, pri kiu li parolis, tute ne ekzistas.

   2. Tiam, tiun vesperon, li iros.    2. Tiam li iros, aŭ: Tiun vesperon li iros.
   3. Ili estis preĝintaj, la gepatroj, surgenuintaj apud la malgranda lulilo.    3. La gepatroj estis surgenue preĝintaj apud la malgranda lulilo.
   4. Nun ili perlaboras monon, lia patro kaj li.    4. Nun lia patro kaj li perlaboras monon.
   5. Sed sian pilkon, tiun li volis havi.    5. Sed sian pilkon li volis havi.
   6. Ŝi estas tiel malriĉa, lia patrino!    6. Sed lia patrino estas tiel malriĉa!

   Evitu multvortecon, se la ideo povas esti esprimata pli simple, ekz:

   A. Ne tiel...

1. Dum ŝi ankoraŭ parolis, ŝi jam pentis tion.

   B. ...sed tiel ĉi

1. Ankoraŭ parolante, ŝi jam pentis tion.

   2. Estu silenta!    2. Silentu! (mi petas)
   3. Tiel longe, kiel daŭris la somero, la ŝipestro restis ĉe la eskimoj.    3. Dum la tuta somero la ŝipestro restis ĉe la eskimoj.
   4. Li ĝuste intencis eniri sian aŭtomobilon, kiam...    4. Li estis enironta sian aŭton, kiam...
   5. Post kiam ili manĝis kelkan tempon, ĉiuj iris eksteren.    5. Manĝinte kelkan tempon, ĉiuj iris eksteren.
   6. La nordaj cervoj ĉiam estas scivolemaj.    6. La nordaj cervoj estas scivolemaj.
   7. Ne dirante vorton, la virinoj alportis al ili la plej varmajn vestojn.    7. Silente (aŭ: Ne parolante, aŭ: Senvorte) la virinoj alportis al ili la plej varmajn vestojn.
   8. Mi ne pli longe kaŝos al vi la veron.    8. Mi ne plu kaŝos al vi la veron.
   9. Dum la daŭro de la vintro.    9. Dum la tuta vintro.

   Tamen ne en ĉiuj kazoj oni povas agi tiel. Multo dependas de la ĉirkaŭa teksto, ne nur en la signifo, sed ankaŭ en vortouzo. Tial ni finas ĉi tiun ĉapitron per jenaj vortoj de Lanti, kiu en sia traduko "Kandid" serioze klopodis malpezigi sian stilon:

"Sed vi devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpuŝiĝas diversaj principoj: analogio, eŭfonio, logiko, reguleco, ktp. Estas neeble difini tute precizajn kaj absolutajn regulojn. Cetere, ne ĉiam pleonasmo estas foriginda: necesas foje insisti, por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke la logika mallonga formo estas malbonsona...

Ni memoru la saĝajn konsilojn de la aŭtoro de nia lingvo; li ja ĉiam rekomendis, ke oni ne devas sin kateni per tre severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos kaj fariĝos klasika. Kiu penas atenti tiujn postulojn de la vivo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi sian stilon, tiu iras en la ĝusta direkto."


6. Bona stilo estas logika.

   Kvankam en Esperanto la logiko ne regas absolute, ĝi tamen ludas pli gravan rolon ol en la lingvoj naciaj. La logiko ja devas ŝirmi ĝin kontraŭ tiaj nacilingvaj influoj, kiaj farus ĝin internacie nekomprenebla aŭ igus nin diri ion alian ol kion diri ni intencis, alivorte: per logika pensado ni evitos ne- kaj miskomrenon.

Konata ekzemplo de nekomprenebla teksto - laŭvorte tradukita el la rusa lingvo - estas tiu, kiun kiel ekzemplon donis D-ro Zamenhof en unu el siaj Lingvaj Respondoj:

"Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fine Aŭgusto."

"Tiu ĉi sama peco", diris D-ro Zamenhof, "en stilo Esperanta sonus tiamaniere:

"Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas al vi, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto."

En la antaŭaj ĉapitro mi donis diversajn ekzemplojn de frazoj, kaŭzantaj miskomprenon pro neĝusta loko de iuj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj de alispeca mallogika esprimmaniero:

   A. Ne tiel...

1. Li kuris al sia domo, sed preskaŭ atinginte ĝin, li subite restis staranta.

   B. ...sed tiel ĉi

1. Li kuris al sia domo, sed preskaŭ atinginte ĝin, li subite haltis. (komento)

   2. La kongreso okazos dum Aŭgusto.    2. La kongreso okazos en Aŭgusto. (komento)
   3. Ĉi tie mi dormis dum la kongreso.    3. Ĉi tie mi dormis okaze de la kongreso. (komento)
   4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon, dum fraŭlino Jansen kantis arion de Mozart.    4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon; kaj poste fraŭlino Jansen kantis arion de Mozart. (komento)
   5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kun siaj malamikoj.    5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kontraŭ siaj malamikoj. (komento)
   6. "Ĉu ni restos aŭ ĉu ni foriros?" - demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, ĉar la filmo ne interesis lin.    6. "Ĉu ni restu aŭ ĉu ni foriru?" - demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, ĉar la filmo ne interesis lin.

   Rimarkoj ĉe:

1. Oni ne povas resti staranta, se oni ne estas staranta! Li ja estis kuranta! Krome ne estas eble subite resti staranta! Kio do okazis? Nu, li simple haltis!

2. La frazo "La kongreso okazos dum Aŭgusto" estus korekta, se la kongreso okazus de la 1-a ĝis la 31-a de Aŭgusto. Sed per dum Aŭgusto oni ordinare volas diri: en Aŭgusto.

3. La frazo fakte diras, ke li dormis tiam, dum aliaj aliloke kongresis!

4. La fraŭlino ne kantis samtempe kun la prezidanto.

5. En pluraj lingvoj oni uzas post 'batali' kun kaj kontraŭ en la sama signifo. Sed Anglio batalis kun Francio kontraŭ Germanio. Ili batalis ne kun, sed kontraŭ la faŝismo.

Ne eblas eble mencii ĉiujn erarojn koncerne logikon, sed pri unu speciala eraro ni volas akcente atentigi la legantojn, ĉar ĝi estas tre populara. Ni aludas la participojn absolutajn: en adverba participo ni povas esprimi plenan subpropozicion, ekz:

Aŭdante tion, ŝi ekploris.

La uzado de adverba participo en tiaj frazoj estas ĝusta nur, se la subjekto de la subpropozicio estas la sama, kiel tiu en la ĉefpropozicio. Ĉi supra frazo do estas korekta: ŝi aŭdis kaj ŝi ekploris, do same, kiel en la plena subpropozicio: Kiam ŝi aŭdis tion, ŝi ekploris. Konsideru nun la jenajn frazojn:

1. Aŭdante tion, larmoj fluis el ŝiaj okuloj.

Tiu frazo ne estas korekta, ĉar la - neesprimita - subjekto de aŭdante estas ŝi, sed la subjekto de fluis estas larmoj. La frazo signifas, ke la larmoj aŭdis tion! Sed la aŭtoro volis diris: Kiam ŝi aŭdis tion, larmoj fluis el ŝiaj okuloj.

2. Demandante al si mem, ĉu tiu homa ombro estas Machteld aŭ iu alia, trakuris glacie malvarma tremado tra lia korpo.

Laŭvorte tio signifas, ke glacie malvarma tramado demandis al si, ktp. Sed la aŭtoro intencis diri: Kiam li demandis sin, ĉu tiu homa ombro estas Machteld aŭ iu alia, glacie malvarma tremado trakuris lian korpon.

Korektu la jenajn frazojn en la kolono A kaj komparu vian solvon en la kolono B:

   A. Ne tiel...

1. Trinkinte tason da kafo, la vojaĝo estis daŭrigata.

   B. ...sed tiel ĉi

1. Trinkinte tason da kafo, ni daŭrigis la vojaĝon.

   2. Juĝante laŭ liaj vestoj, li estas pastro.    2. Juĝate laŭ liaj vestoj, li estas pastro; aŭ: Se mi juĝas laŭ liaj vestoj, li estas pastro.
   3. Enfermite mi sendas al vi nian la plej novan prospekton.    3. Ĉi-kune mi sendas al vi nian la plej novan prospekton; aŭ: Mi enfermis nian la plej novan prospekton.
   4. Promenante, lin kaptis la deziro bani sin.    4. Promenante, li ekdeziris bani sin; aŭ: Kiam li promenis, lin kaptis la deziro bani sin.
   5. Aŭdante pri la mirindaĵoj, kiujn la soldato rakontis, la suno ekbrilis en nia animo.    5. Kiam ni aŭdas pri la mirindaĵoj, kiujn la soldato rakontis al ni, la suno ekbrilis en nia animo.
   6. Tremegante kvazaŭ de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro.    6. Dum li tremegis kvazaŭ de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro.
   7. Lin kaptis furiozo, legante pri ĉi tiu skandalo.    7. Lin kaptis furiozo, kiam li legis pri tiu skandalo.
   8. Pensante pri tio, ŝia koro pleniĝis je malĝojo.    8. Kiam ŝi pensis pri tio, ŝia koro pleniĝis je malĝojo.
   9. Aŭskultante vian radio-paroladon, frapis min, ke vi malĝuste elparolis la nomon de la komponisto.    9. Kiam mi aŭskultis vian radio-paroladon, frapis min, ke vi malĝuste elparolis la nomon de la komponisto.


7. Nesufiĉa akcento.

   La akcento, kiun la vorto bezonas, estu klara. Sub nekonsciata influo de la gepatra lingvo oni ne chiam atentas tion, pro kio la bildo, kiun oni volas krei en la imago de la leganto, ne estas same klara en Esperanto kiel ĝi estas en la originalo, eĉ povas kaŭzi dubon kaj miskomprenon, ekz.:

   A. Ne tiel...

1. Ne unu momenton mi bezonis atendi.

   B. ...sed tiel ĉi

1. Eĉ ne unu momenton mi bezonis atendi.

   2. Ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo.    2. Eĉ ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo.
   3. Li estis tiom surda, ke li ne povis aŭdi unu vorton de la parolado.    3. Li estis tiom surda, ke li eĉ ne unu vorton de la parolado povis aŭdi.
   4. Jaĉjo ne diris vorton.    4. Jaĉjo ne diris eĉ unu vorton, aŭ: Jaĉjo tute silentis.
   5. Ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin.    5. Eĉ ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin.
   6. Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankoraŭ ne povas.    6. Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankoraŭ nun ne povas.
   7. Jam en mia dudekjara aĝo mi estis konvinkita - kaj tia mi estas ankoraŭ - ke Esperanto venkos.    7. Jam en mia dudekjara aĝo mi estis konvinkita - kaj tia mi estas ankoraŭ nun - ke Esperanto venkos.
   8. Al li ŝi korligiĝis kiel neniam antaŭe al iu.    8. Al li ŝi korligiĝis kiel neniam antaŭe al iu alia; aŭ: ... kiel al neniu antaŭe.
   9. Forgesante mian laboron kaj ĉion, mi kuris al la brulo.    9. Forgesante mian laboron kaj ĉion alian, mi kuris al la brulo.
   10. Kiel mi ŝi forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando.    10. Same kiel mi ŝi forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando.
   11. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj tre bravan.    11. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj eĉ tre bravan.
   12. Regajigis ŝin, ke iu atendas ŝin, se estas nur fraŭlino B.    12. Regajigis ŝin, ke iu ŝin atendas, eĉ se estas nur fraŭlino B.
   13. Li ne havis glitŝuojn. Li eĉ ne havis ŝuojn.    13. Li ne havis glitilojn; eĉ ŝuojn li ne havis; aŭ: Li ne havis glitŝuojn; eĉ ordinarajn ŝuojn li ne havis.

   Rimarkoj ĉe:

1. "Ne unu momenton" povas signifi "neniun momenton" kaj "pli ol unu momenton". La celo de la originalo estas: "neniun momenton" - "eĉ ne unu momenton". Same ĉe 2.

3. Tio signifas, ke la tutan paroladon li povis aŭdi, escepte de unu vorto!

6. Voĉe oni povas akcenti "ankoraŭ", sed legate tiu akcento ne reliefiĝas. Tial estas necese aldoni la vorton "nun".


8. Bona stilo estas varia.

   Ne nur la vestoj de nia korpo, sed ankaŭ tiuj de niaj pensoj suferas pro uzado. Vortoj kaj esprimoj tre ofte uzataj en iu verko iom post iom perdas sian freŝecon, sian esprimforton kaj faras la tekston monotona kaj teda. Presipe en temoj kiaj historio, vojaĝado, raportoj pri kongresoj k.s., kiuj postulas sinsekvan notadon de faktoj kaj okazintaĵoj inter si pli-malpli similaj, kaŝiĝas la danĝero fali en tiun pekon kontraŭ bona stilo.

En iu vojaĝraporto ĝia aŭtoro senĉese ripetis la samajn - nur kelkajn - adjektivojn por esprimi sian miron kaj admiron pri tio, kion li vidis kaj spertis dum sia vojaĝo. Kiel ekzemplon ni donas ĉi-sube rikolton el nur 15 sinsekvaj paĝoj:

mirinda vetero - mirinda marbordo - belega vetero - beleco de la insularo - mirinde - grandegaj parkoj - belega sanktejo templo kiu rivalas laŭ beleco - belega libro - mirinde bela - plej mirindaj sanktejoj - mirindaĵoj de tiu urbo - mirinda sanktejo - belaĵoj - pagodo unu el la plej belaj - s-ro X. klarigis mirinde - la plej belaj misteraĵoj - ni admiris la belan oktobran pejzaĝon - estas mirige - oni admiris la akvofalon kaj aliajn belaĵojn - estis belega dimanĉo - lertega sekretario - bonega ideo - ni rigardis la belegan teatron - en la bela centra parko - ĉarmaj knabinoj - belegaj kimonoj - la stacioj estis belege kaj bonege ekipitaj - ĉarmaj samideaninoj - monto, kies pinto estas blankega - ni vizitis la plej grandajn te-pakejojn - ĉarmaj pejzaĝoj - fama kaj belega monteto - ĉarmaj knabinoj - mirindaj kimonoj - ili dancis belege - donaco de la ĉarmega fraŭlino - estis tre belega silka pakaĵo-tuko.

   Ne necesas havi tre delikatan guston por rimarki la tro oftan uzadon de mir', bel' kaj ĉarm', de la sufiksoj eg kaj de la superlativo la plej ... -a.

Daŭrigata sur multaj paĝoj, tia stilo ĉesos impresi la leganton kaj fine efikas al li lacige kaj tede. Jam longe antaŭ ol la leganto atingis la finon de la libro, tiuj vortoj similas sensukigitajn citronojn ne povantajn plu ellasi eĉ nur unu guton da signifo.

En verko de tia amplekso (pli ol 200 paĝoj) oni devas - precipe komence - uzi tiajn vortojn tre ŝpareme, por ke oni ne similu la vetkuranton, kiu tuj post la starto uzos ĉiujn siajn fortojn, pro kio ne restis al li sufiĉe da ili por glore atingi la finon. Tial la aŭtoro de la ĉi-supre aludita verko ne plene sukcesis. Lia vortotrezoro estis tro malgranda kaj pro tio li ne kapablis variigi sian stilon.

Por eviti monotonecon en sia verko, oni zorgu disponi pri sufiĉe da sinonimoj kaj pri iom da lerto por - se necese - esprimi sin alie.

Donante tiun konsilon, ni fakte suriras la kampon de la beletro, de la vort-artisto, kio ne estas la celo de ĉi tiu verko. Tamen la atentigo ankaŭ pri ĉi tiu peko kontraŭ bona stilo povas esti utila por akiri bonan esprimmanieron.


9. Evitu nenecesajn neologismojn!

"Sur la terurajn grandegajn vortarojn
falis radio de lumo kaj ili komencis rapide
malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj".
(D-ro Zamenhof)

   a) La neologismoj anstataŭ la "mal-vortoj".

Iam ni ricevis de amiko jenan leteron:

"Ĉi kune mi resendas al vi la libron, kiun mi antaŭ du jaroj pruntis de vi. Pardonu, ke mi tiom longe lasis vin atendi. Verdire, mi ĝin forgesis. Mia memoro iĝas febla, el kio vi povas konkludi, ke mi oldiĝas."

Nia Esperanto-konscienco protestis kontraŭ tiuj kaj aliaj neologismoj, kiuj celas anstataŭi la vortojn kun la prefikso mal. Kial iuj inter ni favoras tiujn kaj tiajn neologismojn?

Ni konsideru kelkajn argumentojn kontraŭ la uzado de ĉi tiu prefikso:

En "Parnasa gvidlibro" prof. Waringhien diras, ke

   "la ofta uzado de mal, nesen por signifi la kontraŭojn... malutilas la poezion, ne ĉar ili estas nesufiĉe elvokantaj, sed ĉar ili estas kontraŭsence elvokantaj." - "Kiel morfemo la negacio estas tute sena je poezia valoro. Ne rimarkante tion, kelkaj poetoj faris verajn kontraŭsencojn; por ke la leganto sentu la malon de koncerna impreso, ne sufiĉas kunmeti negacion kun la vortoj, kiuj ĝin esprimas, ĉar oni ne forigas la tiel evitendan impreson: oni elvokas la imagbildon, dum oni kredas ĝin forpeli. Dezirante priskribi grizan vintran tagon, Grabowski skribis: La tago malvarma, malgaja, sensuna..., verso taŭga por doni impreson de sunplena somertago: tiun bildon la uzo de mal ne forigas de la spirito de la leganto... Tiuj mal-vortoj estas vera plago por la poezio..."

   En "Literatura mondo" 1932 Jean Forge traktas kun Stellan Engholm la saman temon:

   "Do, laŭ vi Esperanto estas memstara literatura lingvo", diras Forge, "sed ĉu vi, verkante ne sentas kelkfoje ĝian artefaritecon, ĝian konstruitecon? Ekzemple, la multaj pre- kaj sufiksoj laŭ mia sento malaltigas la literaturan forton de la lingvo. La vortoj, kiel malami, varmeta, malvarmega, ktp, ofte havas specialan esprimon aŭ terminon en la naciaj lingvoj; ili, por tiel diri, estas pli "palaj" en Esperanto ol en la nacia lingvo. Al mi ofte ŝajnas - mi faris kelkajn tiurilatajn eksperimentojn - ke teksto bone tradukita el Esperanto en nacian lingvon en sia tradukita formo pli impresas ol en sia antaŭa origina formo."

"Tion mi ne sentas", kontraŭdiras Engholm, "sed ni konsideru, ke ni staras ankoraŭ en la komenco de la literatura lingvo en Esperanto. Ĝi ankoraŭ estas uzata tro malmulte en la praktiko kaj tial la vortoj ankoraŭ ne penetris tre profunde en la sentojn de la esperantistoj - kiel tio okazis ĉe la ĉiutage uzata nacia lingvo..."

"Mi komprenas", interrompis Forge, "vi estas prava: oni uzas Esperanton tro malmulte en la praktiko! Ni devas lerni rektan pensadon kaj sentadon en la lingvo. Precipe la originala verkisto devas liberiĝi tute de sia nacia lingvo".

   Ankaŭ Waringhien diras, ke nia lingvo ne estas sufiĉe elvokanta:

   "Oni nomas elvokiveco de iu vorto ĝian kapablon veki en la spirito de la leganto vidimpreson, imagbildon: la vorto "neĝo", ekzemple, estas elvokanta, ĉar aŭdante ĝin ni mense vidas la blankan kaj malvarman teron glimbrili de pala suno. Nu, tiun kapablon havas tro malmulte da Esperantaj vortoj: ĉiuj povas konstati, ke plej ofte nacilingva traduko de poemo estas pli elvokanta ol la eĉ pli perfekta Esperanta". ("Parnasa Gvidlibro").

   Kaj same kiel Engholm, li opinias, ke la kaŭzo de la nesufiĉa elvokiveco (elvokanteco) estas "la maloftega uzado de Esperanto en la ordinara familia vivo".

Observante nian Esperanto-praktikadon, ni povas konstati, ke ne nura parkera lernado, sed praktika uzado ligas la vortojn al la objektoj aŭ iliaj imagbildoj. Komence la vortoj estas al ni framdaj kaj ni tradukas ilin, sed ju pli ni aplikas la lingvon, des pli firmiĝas tiu interligo kaj des pli frue ni komprenas kaj uzas ilin. Fine ni ne plu tradukas, ĉar ili fariĝas nia posedaĵo.

En la grupo, al kiu ni komence aliĝis, oni parolis preskaŭ ĉiam Esperanton, kaj ni trovis tion memkomprenebla por societo, kiu sin okupas pri fremda lingvo. Verŝajne dank' al tiu kutimo oni ne sentis la por Waringhien kontraŭsencan elvokon de la mal-vortoj en la poemo "La pluva tago" tradukita de Grabowski:

  La tago malvarma, malgaja, sensuna;
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Vinujo je l' muro putranta sin tenas,
Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,
Kaj la tago - malvarma, sensuna.

Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna,
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
Sed falas en vento esperoj velkintaj
Kaj la tagoj - malvarmaj, sensunaj.

Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias - atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
En vivo de ĉiu la pluvo ja falas,
Kelkaj tagoj - malvarmaj, sensunaj.

(El: Longfellow)         (Fund. Krestomatio)

   Ni komprenis tiujn mal-vortojn ne laŭ la vojo: varma - malvarma, suna - sensuna, sed senpere, rekte. Kaj la poemo agordis nin malgaja, same kiel nuba pluva tago en novembro en nordaj landoj. Ni admiras la tradukinton, kiu sukcesis redoni en fremda lingvo la sentojn de la aŭtoro kaj tiel estigi la saman animstaton ĉe la leganto. La kelkfoja ripetiĝo de mal ne ĝenis nin, sed ĝuste kontribuis al tiu agordiĝo.

Kontraŭe, la vortoj, kiujn ni malofte aŭ neniam legas, aŭdas aŭ uzas, eĉ kiam ili ne estas konstruitaj per iuj afiksoj (kaj devas ja estis elvokivaj laŭ Waringhien) - ili ĉiam restas al ni fremdaj. Ekzemple, por iu traduko ni bezonis la vorton eglefino. Kaj kvankam ĉi tiu fiŝo estas tre populara en nia lando, kaj Esperanto jam multajn jarojn estas nia ĉiutaga lingvo, ni devis serĉi la tradukon en vortaro. La kaŭzo estas simple, ke en niaj ĉiutagaj interparoloj ni neniam uzis tiun vorton, ne bezonis ĝin (eble pro tio, ke ni ne ŝatas tiun fiŝon). Kaj tiel estas pri multaj aliaj vortoj, kaj ne nur en Esperanto.

Kiam ni eklernas Esperanton tamen ne ĉiuj vortoj estas al ni tute fremdaj. La vortojn, ĉerpitajn el nia gepatra lingvo aŭ el lingvo fremda, kiun ni lernis stude, ni ne bezonas traduki, sed komprenas ilin rekte, ekzemple la vortoj hundo, kato, lando estas por ĝermanaj popoloj senpere ligitaj kun la objektoj aŭ imagbildoj, kiujn ili prezentas, same kiel la tiel nomataj internaciaj vortoj, tio estas vortoj, apartenantaj al multaj lingvoj aŭ akceptitaj de ili, ekzemple: doktoro, telefono, telegrafo, organizo kaj similaj.

   Nun ni rigardu la neologismojn, kiuj estas proponataj por anstataŭi la mal-vortojn, almenaŭ en poezio:

basa
dura
febla
frida
humida
lanta
olda
pigra
rara
softa
streta
tarda
turpa
magra
kurta
obskura
plumpa
povra
trista
noci
malalta
malmola
malforta
malvarma
malseka
malrapida maljuna
mallaborema
malofta
mallaŭta
mallarĝa
malfrua
malbela malgrasa
mallonga
malluma
malgracia
malriĉa
malĝoja
malutili

   Ni komprenas, ke al la proponintoj ĉi tiuj vortoj estas pli elvokantaj ol la koncernaj mal-vortoj, ĉar ili jam konis tiujn radikojn, ĉu el sia gepatra lingvo, ĉu el lingvoj fremdaj, kiujn ili jam lernis kaj pli multe praktikis ol Esperanton.
   Sed al tiuj, kiuj ne scias fremdajn lingvojn kaj kies gepatra lingvo ne estas identa nek parenca al la lingvoj, el kiuj tiuj neologismoj estas prenitaj, tiuj vortoj diras same malmulte, kiel la samsencaj vortoj el la lingvoj sanskrita, japana aŭ bantua.
   Al tia "unulingvulo" estas tute egale, ĉu febla signifas malforta kaj olda = maljuna aŭ inverse, ĉar mankas al li la apogo de fremdaj lingvoj. Sed Zamenhof donis al li alian apogon: la afiksojn - ĉi-okaze la prefikson mal, kaj la vortojn tiel kunmetitajn li komprenos komence efektive per ĉirkaŭvojo, sed poste - per ofta uzado - per vojo rekta, same kiel ni lernas ĉiun alian novan vorton.

Per regula praktikado de fremda lingvo ni vivigas la vortojn; ili ricevas por ni sian signifon kaj ni lernas pensi en ĝi; tial oni plej funde ĝin lernas, loĝante kelkan tempon en la koncerna lando, kie oni devas uzi ĝin. Por esperantistoj tiu "lando" estas la lokaj grupoj, la internaciaj kongresoj, la interpersonaj paroloj kaj korespondaj rilatoj inter kaj ekster la limoj de la propra lando, kaj ne malplej - nia literaturo.

Povi uzi la lingvon tiom intense, kiom nian gepatran lingvon, postulas persistajn penadon kaj ekzercadon, por kiuj ni uzu ĉiun taŭgan okazon. Oni pripensu, ke ion valoran oni neniam akiras senpene! La ofta kontraŭdiro, ke "en interrilatoj naciaj oni uzu la nacian lingvon, ĉar Esperanto estas destinita nur por rilatoj internaciaj", ŝajnas al mi travidebla preteksto por kaŝi oportunemon. Oni legu la opinion de Zamenhof pri la uzado de Esperanto en nacia kadro en Originala Verkaro, paĝo 401. Ĉi tie vi povas trovi fragmenton de la parolado de Zamenhof "Pri la neceso paroli Esperanton".

En la multaj Esperanto-kongresoj, kiujn ni partoprenis, frapis nin ĉiufoje denove kiom facile kaj lerte multaj "unulingvuloj" manipulas Esperanton, kiom flue ili defendas sian opinion aŭ atakas opinion kontraŭan, kiom verve ili esprimas sian kritikon, indignon, koleron kaj plezuron kaj kiom tuje ili reagas per konsentaj, malaprobaj aŭ ŝercaj interrompoj, eĉ per vortludoj. Mal-vortoj ne ĝenas ilin, nek la aŭskultantojn. La kaŭzo? Ĉar Esperanto en ili vivas!

Kontraŭe, multaj aliaj, eĉ kleruloj pretendantaj scii kelkajn lingvojn, balbutas, serĉas vortojn, evidente tradukas, ĉar... mankas al ili konstanta praktikado, kaj pro tio Esperanto por ili ankoraŭ ne estas elvokanta.

La favorantoj de la "anti-mal-vortoj" proponis ilin por la poezio, por la alta literatura lingvo, por krei ekvivalentojn de tiuj vortoj, kiuj en naciaj lingvoj estas uzataj en "alta stilo", ne en la ĉiutaga vivo.

Ĉu la Esperantaj ekvivalentoj de tiaj vortoj vere esprimas la "altsferan signifon", kiun la poetoj volas sentigi al ni?

En sia verko "Kien la poezio?" Brendon Clark diras pri tio:

   "La argumentado, ke la neologismoj en Esperanto estas analogaj al la poeziaj vortoj de la naciaj lingvoj estas disputebla. Plejparte tiuj poeziaj vortoj estas postvivantoj de iu antaŭa formo de la sama lingvo; ili ne estas la nekonataj antaŭirantoj de ia estonta formo."

   Grava demando estas: ĉu la legantoj rekonas en tiuj vortoj ion similan al la literaturaj aŭ poeziaj vortoj el siaj naciaj lingvoj? Ni sincere konfesas, ke ĝis nun ili impresas nin kiel vortoj fremdaj, sen ia speciala koloro aŭ odoro. Kaj tiun impreson havas ankaŭ multaj aliaj esperantistoj. La kaŭzo estas evidenta: en naciaj lingvoj tiaj vortoj apartenas al altstilaj literaturaĵoj, kiel poemoj, paroladoj, predikoj k.s. Kaj limigitaj en tiu kadro ili konservis sian aromon. Sed uzataj en la ĉiutaga lingvo ili sonas komike.

Nia lingvo estas ankoraŭ sufiĉe juna. Pro tio la priparolitaj neologismoj ankoraŭ ne distingiĝas kiel vortoj poeziaj kaj altprozaj. Kaj ili neniam distingiĝos tiaj, se niaj aŭtoroj ne ĉesos uzi ilin en la ordinara, ĉiutaga literaturo.

Se Esperanto efektive bezonas vortojn literaturajn, la uzado klare montru ilin tiaj. Ili aperu do ekskluzive en poezio kaj en altstila prozo. Nur en tiu okazo ili povos iom post iom ricevi la deziratan aromon, dum la mal-vortoj ne forglitos el la uzado kaj la lumo, kiu iam falis sur la terurajn grandegajn vortarojn, ne estingiĝos.

   b) Aliaj neologismoj.

Krom la neologismojn, kiuj celas anstataŭi malvortojn, oni jen kaj jen uzas aliajn neologismojn nenecesajn, ĉar ekzistas taŭgaj vortoj por ili en la fundamenta lingvo, ekzemple: ascendi kaj descendi = respektive supreniri kaj malsupreniri: oni ascendasdescendas ŝtuparon. Kial oni ne suprenirasmalsupreniras la ŝtuparon? "Ili estas tro longaj", oni diras. Nu, ni uzis dum 35 jaroj Esperanton en la ĉiutaga vivo, sed neniam trafis nin la troa longeco de tiuj vortoj. Ankaŭ pri tio ni devas diri, ke la kaŭzo estas, ke supreniri kaj malsupreniri estas por ni vortoj vivantaj. Kaj tial neniel fremdaj kaj strangaj. Ascendi kaj descendi ni sentas kiel vortojn fremdajn, same kiel alilingvajn vortojn en nia gepatra lingvo, kiujn ni kontraŭbatalas, se nia gepatra lingvo jam posedas taŭgan vorton kaj ne bezonas prunti el lingvoj fremdaj.

Ne ekzistas motivo kontraŭbatali vortojn internaciajn. Ekzemple, oni povas uzi kremacio apud cindrigo; evolui apud disvolviĝi; aŭtoro apud verkinto, verkisto; braceleto apud ĉirkaŭmano; redakcio apud redaktado, redaktoraro, redaktejo; inspektoro apud inspektisto; prononco apud elparolo; giganto apud grandegulo, kaj tiel plu.

Tiaj internaciaj vortoj posedas en nia lingvo validan pasporton laŭ la 15-a regulo de Plena Gramatiko de Esperanto el la Fundamento:

   "La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto el la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortogafion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la fundamentan kaj la ceterajn formojn de tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto."

   Sed kial floto apud ŝiparo? Kial bunta apud diverskolora, multkolora; ascendi apud supreniri; incendio apud brulego; reportero apud raportisto; polmo apud manplato; pojno apud manradiko; kirko apud preĝejo; polekso apud dikfingro; gluteo apud sidvango; pado apud vojeto; desaponti apud seniluziigi; spektatoro apud rigardanto ktp?

Jen vortoj, kiujn mi kolektis ne el poezio aŭ alta prozo, sed el komunlingvaj artikoloj, noveloj, romanoj.

Kial la verkintoj uzas tiujn vortojn? Se ili juĝis ilin pli internaciaj, ol la fundamentajn, profitus el tio nur tiuj, kiuj scias la lingvojn, el kiuj ili etas prenitaj. Sed la "unulingvulo" kies gepatra lingvo ne kontribuis al tiu listo nur malprofitas!

Ĉu ili opinias la novajn vortoj pli belsonaj? Ni opinias la malnovajn ne malpli belsonaj. Ĉu ili trovas la malnovajn tro longaj, tro kunmetitaj, nesufiĉe elvokantaj? Nu, se oni uzas Esperanton tiom regule, ke ĝi iĝis familiara, tiam la vortoj, kiel ekzemple supreniri kaj malsupreniri estas same facile uzeblaj, kaj same elvokantaj, kiel la vortoj unu- aŭ duelementaj.

Kutimo kaj rutino venkos la komencajn barojn!

Ĉu ni kontraŭu do ĉiujn neologismojn? Kompreneble ne! La vivo, la socio, al tekniko, la scienco konstante evoluas, kaj kune kun ili evoluas la lingvo, kiun ili trapenetras. Observu ekzemple dum nur unu tago la uzon de via nacia lingvo, kaj vi konstatos, ke plurfoje vi surpaŝas sciencan aŭ teknikan vorton. Nuntempe ni ne povas malhavi vortojn, kiel demoralizi, diskrediti, partizano, staplo, rapsodo, tombolo, valuto (ĉiuj Zamenhofaj) kaj: aspirino, buldozo, celofano, devaluti, difterio, elektrono, fascini, garaĝo, helikoptero, hormono, insulino, mentolo, mitralo, nilono, penicilino, plasto, erodi, vitamino, viskozo, viruso, reaktoro, sero, roboto, saboti, stencilo ktp.

Klopodi bari la eniron en la komunan lingvon de tiuj kaj similaj vortoj kaj anstataŭigi ilin per vortoj priskribaj estus malracie, eĉ neeble.

Sed ni povas - kaj eĉ devas - kontraŭstari tiajn neologismojn, kiaj efektive estas nenecesaj en la komuna lingvo, precipe tiajn, kiaj celas nuligi la sistemecon de Esperanto, aboli la uzadon de afiksoj kaj klasikaj kunmetaĵo kaj per tio - ĝiajn plej karakterizajn kaj allogajn trajtojn, kiuj faras la lingvon facile lernebla eĉ por tiuj, kiuj ricevis nur elementan instruon.

En la alta literaturo - proza kaj poezia - la aŭtoroj kaj tradukantoj havu la rajton uzi siajn specialajn vortojn literaturajn, kondiĉe, ke ili klarigu ilin, sed ili ĉezu uzi ilin en artikoloj, noveloj, romanoj kaj aliaj verkoj, por kiuj la klasikaj formoj kaj esprimmanieroj sufiĉas.

   c) La karaktero de "Plena Vortaro" (komento 1).

Kiam ni riproĉis nian maljunan amikon, ke li uzis la neologismojn febla kaj olda (en oldiĝi) anstataŭ malforta kaj maljuniĝi, li respondis al mi: "Sed ili ja troviĝas en Plena Vortaro!"

Tiun respondon oni plurfoje povas aŭdi, tamen ĝi montras miskomprenon pri la karaktero de Plena Vortaro kaj pri la tasko de la vortaristo. Oni pensas, ke Plena Vortaro estas oficiala, almenaŭ ke ĉiuj vortoj en ĝi estas rekomendindaj!

Kiom ajn ni admiras Plenan Vortaron - oficiala ĝi ne estas kaj ne ĉiuj vortoj en ĝi estas rekomendindaj!

La tasko de la vortaristo estas registri ĉiujn vortojn, uzitajn en la literaturo, por ke la leganto, kiu renkontas nekonatan vorton, povu trovi ĝian signifon en la vortaro. Pri Plena Vortaro tio ne signifas, ke la koncerna vorto estas oficiala aŭ rekomendinda. La uzantoj atentu, ĉu la vortoj en Plena Vortaro komenciĝas per granda litero - kio signifas oficiala - aŭ per malgranda litero - kio signifas neoficiala. Montriĝis tamen, ke tiu diferencigo inter "oficiala" kaj "neoficiala" al multaj ne estas sufiĉe klara. Eble estas pli bone estontece presigi la neoficialajn vortojn ruĝaj! (komento 2)

Oni uzu neologismojn el Plena Vortaro nur, se la lingvo ne disponas pri taŭga vorto oficiala!

Oni ankaŭ ne kreu mem facilanime novan vorton, sed antaŭe bone pripensu la intencon. La jena ekzemplo estu instruo: la vorto preĝejo signifas "konstruaĵo en kiu oni preĝas" (P.V.), do ankaŭ judaj kaj mahometanaj konstruoj, en kiuj oni preĝas, estas preĝejoj, kvankam oni prefere nomas ilin respektive sinagog kaj moskeo.

En la lasta tempo aŭdiĝis la propono enkonduki por kristanaj preĝejoj la vorton kirko. La propono naskiĝis evidente el sento pri simetrio: "se judoj kaj mahometanoj posedas apartan vorton por tiu konstruaĵo, kial do ne ankaŭ kristanoj havu ĝin?" - oni rezonas.

Ni ne volas tuŝi la demandon, ĉu la vorto "kirko" estas tiom internacia, kiom "sinagogo" kaj "moskeo"; pli grava demando estas: ĉu aparta nomo por kristana preĝejo estas necesa? Ni opinias, ke ne. La uzado de sinagogo kaj moskeo limigis la signifon de preĝejo al: "konstruaĵo, en kiu preĝas kristanoj". Ĉiu mem povas konstati tion: legante la vorton "preĝejo", pri kio ni pensas? Ordinare pri kristana, ne pri juda aŭ mahometana preĝloko. En la praktiko ĝi do estas konata preskaŭ nur en tiu signifo. Kial do enkonduki la vorton kirko? La evoluo donis al preĝejo duan signifon, kaj ni opinias, ke estas konsilinde registri ĝin en Plena Vortaro. (komento 3)

Neologismojn oni kreu nur en okazo de vera bezono. Tiu bezono ne montriĝis koncerne la vorton kirko kaj koncerne plurajn aliajn.

   Komento 1. Kiam estis verkita la libro, PIV ankoraŭ ne aperis, kaj la ĉefa normiga vortaro estis Plena Vortaro. Nun, kiam PV jam malnoviĝis, ĉio pri ĝi dirita povas esti valida koncerne ankaŭ PIV'on kaj Novan PIV'on. - Mevo

Komento 2. En NPIV la findamentaj vortoj estas markitaj per komenca steleto. La vortoj poste oficialigitaj estas markitaj per la cifero, signifanta la numeron de oficialaj aldonoj al la fundamenta vortaro. Se al la vorto mankas kaj steleto, kaj cifero - do la vorto estas neoficiala. Kompreneble, tio ne signifas, ke la vorto estas malpermesita por uzado, sed oni prefere trovu la oficialan ekvivalenton aŭ sinonimon por ĝi. - Mevo

Komento 3. En Nova PIV la vorto "preĝejo" havas jam du signifojn. La unua restas la sama, kiel en PV. La dua, markita per vinjeto "komunuza senco", tekstas: "Kristana preĝejo". - Mevo

10. Bona stilo estas en harmonio kun la temo.

   "Filmomuziko devas esti en harmonio kun la filmo, kiun ĝi akompanas. La filmo kaj ĝia muziko devas formi unu tuton. La publiko ne rimarku la muzikon aparte. Muziko, kiu turnas la atenton for de la filmo, ne taŭgas. Ju pli harmonie la muziko rilatas al la filmo, des pli intense ni travivas la dramon."

   Tiel iam parolis filmo-recenzisto. Simile oni povas paroli pri temo kaj stilo. La stilo devas esti en harmonio kun la temo kaj formi kun ĝi unu tuton. La leganto ne rimarku la stilon aparte. Stilo, kiu turnas la atenton for de la temo, malhelpas glatan komprenadon. En niaj gazetoj kaj literaturo ni renkontas jen kaj jen frazojn, kiuj, kvankam gramatike senriproĉaj, estas tiom komplike konstruitaj, ke ili similas ĵigojn.

Se la leganto, ne povante sekvi tuj la akrobataĵojn de la aŭtoro, devas relegi kaj denove relegi tiajn frazojn - se li krome devas jen kaj jen konsulti vortaron por serĉi la signifon de tute nenecesaj neologismoj - tiam la legado ne donas al li plezuron. Niaj aŭtoroj komprenu, ke tia frazkonstruo, jam malklara al leganto, tute ne estas komprenebla al aŭskultanto, al kiu ja mankas tempo por ĵige reordigi la vortojn en frazon tuj kompreneblan. Ili pripensu, ke ju pli simple io estas dirita, des pli klara tio aperas sur la spirita ekrano de la leganto aŭ aŭskultanto. Kiom ajn ni penadu, por ke la teksto estu gramatike korekta, tamen la enhavo restas la ĉefafero. La lingvo ne distru nin for de la temo. Tial estus utile, se la aŭtoro legus sian verkon laŭte al si mem aŭ al amiko. Ne nur la okuloj, sed ankaŭ la oreloj juĝu, ĉu ĝi estas klara kaj flue komprenebla.

"Por la rapideco de la orela komprenado", skribis prof. Bourlet en 1910 en la tiama Oficiala Gazeto Esperantista, "estas absolute necese, ke la stilo de la lingvo unuformiĝu, ĉar lingvo konsistas ne nur el apartaj vortoj kaj el gramatikaj reguloj, sed ankaŭ kaj precipe el antaŭe preparitaj frazoj kaj kutimaj esprimoj. Se du samnacianoj povas interkompreniĝi malgraŭ tre rapida kaj malbona prononcado, tio estas ebla nur tial, ĉar ili uzas kutimajn frazojn, antaŭpreparitajn kliŝaĵojn, kies tuton oni tuj komprenas, se oni aŭdis nur parton."

Ĉi ĉio ne inkluzivas propran stilon, eksterordinarajn dirmanieron kaj frazkonstruon, per kiuj la aŭtoroj donas al siaj ideoj personan formon, kiu pli klare bildigas ilin ol stilo ĉiutaga. Ekzemplon pri tia persona stilo ni trovas en la verkoj de d-ro Edm. Privat: "Vivo de Zamenhof", "Interpopola konduto", "Esprimo de sentoj en Esperanto". En tiuj verkoj la stilo prezentas nenion, kio povus turni nian atenton for de la temoj. Male, ilia stilo helpas al pli intensa kompreno kaj travivo de la temoj, ol se la aŭtoro estus uzinta stilon ordinaran.

   Estas rimarkinde, ke, esprimante sin en Esperanto senpere, oni ordinare uzas lingvaĵon simplan, facile kompreneblan. En ekzemple "Viktimoj" kaj "Kredu min, sinjorino", ni ne estas ĝenataj de komplikaj aŭ torditaj stiloj, kiuj devigas nin "ĵigi", sed povas dediĉi nian tutan atenton al la enhavo. En tiuj verkoj frapantaj frazturnoj, esprimoj aŭ vort-elekto ne distras nian atenton, sed ĝuste kontribuas al pli bona kompreno.

Sed tradukante oni estas sub influo de la lingvo de l' originalo kaj tiu influo ofte kaŭzas komplikajn frazkonstruojn, malbele sonantajn vortkombinojn, ktp. Tial la cetere laŭdinda penado precize sekvi la originalon, ne ĉiam donas al la leganto la saman impreson. Ofte oni povas per malpli preciza sekvado akiri pli precizan rezultaton. La tradukanto ja devas redoni ne nur la nudajn faktojn, sed ankaŭ la atmosferon, la sentojn, la emocion, kiun la aŭtoro de la originalo volas sentigi aŭ veki en la leganto. Por tio ne ĉiam sufiĉas tradukado laŭvorta.

Ni kutimas diri, ke Esperanto estas facila lingvo. Kvankam tio estas nur relative ĝusta, ni tamen pripensu, ke ĝian facilecon ni ne pruvas per malsimpla aŭ tordita stilo.

   Por proprigi al si la Esperanto-stilon ne ekzistas pli bona rimedo, ol legi kaj relegi bonstilajn verkojn, kaj fidinda rimedo por kontroli nian stilon estas laŭtlegado. Laŭtlegu vian verkaĵon antaŭ ol presigi aŭ publike eldiri ĝin. Zorgu, ke la leganto aŭ la aŭskultanto ne perdu la fadenon pro tio, ke ilia atento devas okupi sin pri la lingvo, la stilo, anstataŭ pri la temo.

Via stilo estu en harmonio kun la temo kaj formu kun ĝi unu tuton.

F I N O

 


Origine: http://esperantio.narod.ru/lingve/lingvo/faulhab.htm